Eldonejo Mistera Sturno

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Eldonejo Mistera Sturno estas eldona projekto ekzistanta tute surrete. Ĝi havas grupan paĝon sur Fejsbuko kun celo diranta (dulingve): Projekto por elangligi majstroverkojn de anglalingva fantasto kaj scienca fikcio al Esperanto kiel bonkvalitaj bitlibroj kaj sonlibroj por senpaga distribuo. Gvidanto de la eldonejo estas Ĝan Ŭesli Starling.

Sur ĝia fiksita, unue listita Fejsbuka anonoco, la projekto proklamas, ke, Ĉi tiu grupo estas por aktivaj kontribuantoj de la eldona projekto: tradukistoj, kontrolistoj, ilustristoj, voĉaj legantoj. Tute volontula. Neniu pagiĝas. La eldonaĵoj (bitlibroj kaj sonlibroj) elŝuteblas senpage. Ni faras nenion sen plena permeso.

Tiu ĉi grupo havas apartan retejon, esperanto.us, registritan al la gvidanto de la grupo ekde 2002-04-24. Unue ĝi prezentis tradukojn en HTML-a formato. Sed komence de la jaro 2014, ĝi nun prezentas siajn tradukojn anstataŭ kiel bitlibrojn en kvar formatoj: EPUB, AZW3, Mobi kaj PDF. Krom tio estas prezentataj ankaŭ du sonlibroj en la formato MP3. Sur ĝia oficiala retejo aperas nek pagitaj reklamoj, nek petoj por mona kontribuo. Ĉiuj membroj kontribuas siajn laborojn tute senpage. Ĉiuj tradukaj dosieroj elŝuteblas tute senpage.

Tradukaj permesoj redakti

Permeso por eldoni tradukojn ĉefe komenciĝis per neformala aranĝo inter la grupa gvidanto kaj la usona aŭtoro Jack Vance. En la jaro 1994, tiu permeso aranĝiĝis inter la du per interpoŝta kontakto. Poste, en 1998, la permeso iom pli oficialiĝis per telefona kontakto en kiu S-ro Starling proponis pagi por havi oficialan kontrakton. S-ro Starling tiam prponis pagi 500 USD kontraŭ tia kontrakto kaj la aŭtoro parole akceptis. S-ro Starling pagis tiun sumon. La atendita oficiala kontrakto, tamen, ne efektiviĝis pro tio, ke tiu sumo ne sufiĉis por rekompenci advokatajn elspezojn. Do, anstataŭe, la aŭtoro sendis leteron al sia agento enhavantan simplan ordonon, ke tiu firmao ne defendu la kopirajton kontraŭ ĉi tiu traduka projekto en la lingvo Esperanto. Eksplikon pri tiu afero S-ro Starling ricevis dum persona vizito ĉe la hejmo de la aŭtoro en januaro de la jaro 2000.

Post la morto de tiu aŭtoro en la jaro 2013, S-ro Starling petis kaj ricevis daŭrigon de sia eldon-permeso de la heredulo de la aŭtoro, ties filo John Vance, estro de la oficiala retejo de sia patro. La du retejoj jackvance.com kaj esperanto.us interligiĝas sur siaj retejaj hejmpaĝoj.

Komence de februaro de 2016, S-ro Starling plue akiris permeson de al agento de la aŭtoro Clifford D. Simak por traduki la anglalingvan klasikaĵon "Way Station" (Stacidomo), romanon gajnintan la premion Hugo en 1963. Kontraŭ tiu permeso, la tradukonto pagis $100 USD.

Rilato kun la VIE-Projekto redakti

Inter 1999 kaj 2006 ekzistis en la angla lingvo eldona projekto nomata The Vance Integral Edition, en kiu pli ol 300 volontuloj partoprenis. La celo de tiu projetkto estis re-eldoni en unu 44-voluma kolekto ĉiujn verkojn de aŭtoro Jack Vance. Aparta celo de la grupo estis malfari la multajn redaktaĵojn de diversaj eldonaj instancoj kaj tiel prezenti la originalan tekston de la aŭtoro en ĉiu rakonto. S-ro Starling estis unu el tiuj volontuloj, invitita partoprenti ĉar li estis konata rilate al la traduka projekto. Estis rilate al ĉi tiu alia projekto, ke S-ro Starling havis okazon persone viziti la aŭtoron en ties hejmo en januaro de 2000 por partopreni laboran kunvenon de la VIE-projekto.

La instiganto kaj ĉefredaktoro de la VIE-projekto estis la usonano Paul Rhoads, kiun S-ro Starling renkontis dum la 2000-a laborkunveno. S-ro Rhoads, profesia artisto loĝanta (kaj tiam kaj nun) en Francio, partoprenas ankaŭ nun en la projekto de S-ro Starling kiel ties ĉefa ilustristo.

Ilustristoj redakti

La projekto celas eldoni ilustritajn tradukojn. S-ro Starling mem ilustris kelkajn kovrilojn de la bitlibraj eldonoj. Krom li, ĉiuj aliaj ilustristoj estas (ĝis nun) ne-esperantistoj. Inter tiuj ne-esperantistoj, Kanika Mukerji el Hindio estis studento ĉe kolegio prosima al la tiama hejmo de S-ro Starling kaj respondis al reklamo por volontuloj. Ĉiuj aliaj estas anglalingvaj entuziasmuloj de la aŭtoro Jack Vance.

Sondosieroj redakti

Sur la retejo de la projekto elŝuteblas ankaŭ du sondosieroj en formato MP3. Tiujn ĉi laŭtlegis S-ro Starling mem uzante la komputilan programon Audacity. La projekto petas partoprenon de aliaj volontulaj legantoj por pluaj sondosieraj eldonoj.

Aliaj aŭtoroj redakti

Sur ĝia retejo, la projekto ankaŭ prezentas fragmentan tradukon de romano de la usona aŭtoro Walter Jon Williams. Tiu rezultas el oficiala kontrakto kun tempodaŭro kiu elpasis antaŭ ol la traduko finiĝis. Ĝi prezentas nur en HTML-a formato. S-ro Starling planas re-aĉeti la kontrakton iam en la estonteco depende de la tiamaj financaj cirkonstancoj. La tempopaso jam estis pli ol dek jaroj. Do eventuala fintraduko estas malcerta.

Kun la aranĝo inter S-ro Starling kaj Jack Vance kiel modelo, la projekto esperas eble prezenti tradukojn de pluaj usonaj aŭtoroj. La nunua el tiuj plusaj aranĝoj temas pri aŭtoro Clifford D. Simak. Tradukado de ties premiita romano “Stadicdomo” ankoraŭ progresas.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti