Elektra (op.58) estas unuakta opero de Richard Strauss. La libreton verkis Hugo von Hofmannsthal, la unua de entute ses libretoj el la fruktodona kunlaboro de la du artistoj. Elektra apartenas same kiel Salome al la ĝenro de la tiel nomata simfoniopero, kiu atingis sian kulminon per Elektra. En la centro de la opero staras same kiel en Salome mita virina figuro, kiu ribelas kontraŭ sia familio. Kompare kun la opero Salome la orkestro kun 111 muzikistoj estas pligrandigita, la gvidmotiveco estas intensigita al denseco preskaŭ ne perceptebla per-orele, kaj multloke la limoj de la tonaleco estas krevigataj.

Elektra
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 20-a jarcento
Ĝenro tragedio
vdr

La unua prezentado de la opero okazis la 25-an de januaro 1909 ĉe la Kortega Operejo je Dresdeno.

Literaturo redakti

  • Hartmann, Rudolf; Richard Strauss – Die Bühnenwerke von der Uraufführung bis heute; R.Piper & Co Verlag, ISBN 3-492-02567-6; 1980
  • Strauss, Richard; Betrachtungen und Erinnerungen; herausgegeben von Willi Schuh, Zürich 1957
  • Rolf Fath: Reclams Opernführer. Reclam Verlag, ISBN 3-15-010406-8; 1994
  • Kultur Bibliothek; Band II; Opern- und Operettenführer, ISBN 3-88199-297-9; 1986
  • Decca Records, Aufnahme und Textbuch Elektra von Gert Uekermann; 1986

Eksteraj ligiloj redakti