Elektra motortrajno

(Alidirektita el Elektra trajnunuo)

Elektra motortrajno – ankaŭ elektromotora trajno – estas speco de elektra trajno, ne havanta apartan lokomotivon. Ĝi ricevas elektroenergion de kontakta lineo, kutime per supertraka kontakta lineo: drato super la relvojo aŭ, malpli ofte, de t.n. kontaktrelo.

Elektrotrajno PAVELECKAJA EKSPRESS

Konsistas el motoraj kaj senmotoraj vagonoj. Senmotoraj vagonoj povas havi helpan aparataron (aerpumpiloj por bremsosistemo k.a.). La unua kaj lasta vagonoj havas kabinojn por maŝinisto.

Kutime estas uzataj por nelongaj linioj kun oftaj haltoj aŭ por ekspresaj linioj - ĉar elektrotrajno, kompare kun trajno kun lokomotivo, akceliĝas kaj malakceliĝas multe pli rapide; krome suma povo de motoroj ĉiam konformas al pezo de la trajno.

Vidu ankaŭ redakti