Teralkala metalo

grupo de kemiaj elementoj konsistanta el berilio, magnezio, kalcio, stroncio, bario kaj radiumo
(Alidirektita el Elemento de grupo 2)

Teralkala metalo estas ĉiu elemento de la perioda tabelo el grupo 2 laŭ la IUTAK-sistemo, nome:

Teralkalaj metaloj: berilio, magnezio, kalcio, stroncio, bario
NomoAtomnumeroPeriodo
Berilio4Periodo 2
Magnezio12Periodo 3
Kalcio20Periodo 4
Stroncio38Periodo 5
Bario56Periodo 6
Radiumo88Periodo 7

La teralkalaj metaloj ĉiuj estas arĝent-koloraj, molaj, maldensaj metaloj, kiuj reakcias rapide kun halogenoj formante jonajn salojn. Ĉi-tiuj elementoj ĉiuj havas du elektronojn en la plej ekstera elektrona ŝelo.