Elevacio estas elevacia angulo, forklinigo de akso de paftubo (kutime de artileria armilo) de horizontala nivelo. Oni indikas ĝin en gradoj. Se la elevacio estas pli alta ol 0°, la paftubo celas supren, dum elevacio malpli alta ol 0° (la tn. depresio) la paftubo direktas suben. Por diversaj specoj de armiloj estas tipaj diversaj elevacioj – ekz. por haŭbizoj kaj minĵetiloj la tipa estas nerekta pafado per supra grupo de anguloj kaj la katrakteriza balistika vojo de pafaĵo, dum kanonoj gvidas pafadon pere de suba grupo de anguloj kaj la pafaĵo havas relative platan trajektorion.

Sur bildeto estas elevacia angulo (elevacio) markita blue per greka litero θ.