Elif

Elif estas turka televida serio de 2014, produktita fare de Green Yapım kaj elsendita de Kanal 7.[1] La serio estis adaptita en Indonezio per la SCTV-kanalo.[2]

Elif
televida serio
Originala titolo Elif
Originala lingvo turka lingvo
Origina lando Turkio
Ĝenro dramo
Aktoroj Selin Sezgin • Altuğ Seçkiner • Isabella Damla Güvenilir • Cemre Melis Çınar • Zeynep Öğren • Emre Kıvılcım
Amplekso
Sezonoj 5
Epizodoj 940
Elsendo
Elsendita 15 sep. 2014 – 7 jun. 2019
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

Intrigo redakti

Melek estis la servistino kiu enamiĝis de Kenan Emiroğlu, la unue naskita de la familio por kiu ŝi laboras. Kenan ankaŭ enamiĝis de ŝi, sed lia patrino ne akceptis la rilaton de sia filo kaj forigis la gravedan junan Melek. La servistino kredis ke Kenan forlasis ŝin, kaj li neniam sciis pri la gravedo. La filino de ambaŭ, Elif, naskiĝis dum ŝia patro edziĝis kun alia virino, Arzu.

Melek komencas rilaton kun Veysel, malbona viro, perforta ludanto kiu intencas vendi la malgrandan Elif por pagi siajn ŝuldojn el la ludoj. La juna patrino decidas savi sian filinon kaj lasas ŝin al la prizorgo de Ayşe, unu el la servistinoj de la palaceto Emiroğlu.

Roluloj kaj aktoraro redakti

  • Isabella Damla Güvenilir kiel Elif
  • Çağla Şimşek kiel Reyhan
  • Selin Sezgin kiel Melek
  • Altuğ Seçkiner kiel Kenan Emiroğlu 1
  • Volkan Çolpan kiel Kenan Emiroğlu
  • Aysun Güven kiel Aliye Emiroğlu
  • Hasan Ballıktaş kiel Veysel Şimşek
  • Ozanay Alpkan kiel Ayse Doğan

Sezonoj redakti

Sezono Nombro de Epizodoj Epizodoj Originala Elsendo (Kanal 7, Turkio)
Komenco Fino
1 183 1 - 183 15-a de septembro 2014 29-a de majo 2015
2 178 184 - 361 28-a de septembro 2015 3-a de junio 2016
3 199 362 - 560 20-a de septembro 2016 23-a de junio 2017
4 195 561 - 755 18-a de septembro 2017 15-a de junio 2018
5 185 756 - 940 17-a de septembro 2018 7-a de junio 2019

Referencoj redakti

  1. «Elif» ecchorights.com. Konsultita la 19an de Novembro 2018.
  2. «Elif Indonesia» Arkivigite je 2016-08-15 per la retarkivo Wayback Machine. sctv.co.id. Konsultita la 19an de Novembro 2018.