Elingvo (aŭ E-lingvo) estas societo neesperantista, fondita en 2008 en Brno, kiu klopodas kolekti argumentojn por enkonduko de Esperanto kiel komuna lingvo de Eŭropa Unio (eŭropa lingvo, eŭrolingvo) kaj akiri por tiu ideo subtenon inter neesperantistoj, precipe entreprenistoj.

La ĉefa ideo estas, ke multlingveco malutilas al ekonomio, malhelpas distribuadon de produktoj, ĉar la eŭropaj uzantoj aŭ ne komprenas reklamojn kaj instrukcioj pri aplikado aŭ la produktanoj devas prizorgi tradukadon de siaj dokumentoj al ĉiuj oficialaj lingvoj de EU, kio kostas al ili milionajn sumojn. Kiam du trionoj da Eŭropanoj ne kapablas lerni iun el la mondlingvoj, la ideo solvi la problemon tiamaniere, ke ili lernu du aŭ plurajn naciajn lingvojn, estas utopia. Pli utopia ol lerni unu facilan komunan eŭrolingvon.

Eksteraj ligiloj redakti

La oficiala multlingva retejo de E-lingvo