Elizabetputo ĉe Wartburg
Elizabetputo (germane: Elisabethbrunnen) estas mezepoka fonta komplekso ĉe la ĉefa alirpado je Wartburg apud Eisenach, Germanujo, tre proksime de la iama stacio azenlua. Ĝi situas ĉe Elizabeta placo en la norda deklivaĵo de la burgmonto je alteco de 325 meroj, do inter 50 kaj 75 metroj malpli ol la alteco de la burgo mem.
Priskribo
redaktiJam dum la fonda tempo de la burgo oni devis transporti la akvon supren lacige per azenoj por deponmeti ĝin en bareloj aŭ kolektigi ĝin en cisterno. La por tio ĉefe uzita fonteto estis nomita laŭ la landgrafino Elizabeto de Hungario.[1]
La nuna aspekto de la puto konvenis perfekte al la romantika bildigaro de la 19-a jarcento. La en la burgpiedon muntita fontejo faritis dum restaŭradlaboroj de Wartburg fare de la ĉefarkitekto Hugo von Ritgen laŭ tute propraj imagoj kaj utiligo de du kapiteloj el la burga palacego. Antaŭe la zono (kio bone videblas ekz. sur la imago de Denhardt de 1740) iĝis pli kaj pli sovaĝa kun flankantaj, densaj arboj kaj sen klara fonta kadro.[2]
En la gvidlibro pri Wartburg-kastelo, Ritgen ankaŭ substrekas ke la akvokvalito pro malbonaj flegado fare de la azenpelistoj estis kvazaŭ naŭziga.
Historio
redaktiPro sia graveco por la burghistorio la zono puta ofte science esploritis. El la diversaj raportoj kaj nuntempaj fakulaj rigardoj bone dedukteblas la paŝoj puthistoriaj. La natura fonto estis por daŭra uzo ne tro taŭga, tiel ke oni instalis kadron tie. La apuda rokaĵo ĉirkaŭ la fonto liberigitis kaj krome fariĝis speco de niĉo. La tie ĉi el la roko venanta akvo estas normale malklareta pro ŝvebantaj sedimentoj; pro tio ĉe la grundo de la niĉo faritis kolektigpelvo enroka. Laŭdire la ujo estas 10 metrojn profunda, por povi ampleksi kiel eble plej multe da akvo. La nedeziritaj sedimentoj ŝvebantaj restu en la soba profundo de la akvoshakto. Por protekti la tuton kontraŭ eksteraj malpurigoj kaj akcidentoj la aliro al tiu ĉi niĉo malfermitis per pordeto. En pli malfrua konstrufazo tiu ĉi ŝakteto kombinitis kun elfluejo eksteren kaj la akvo kondukitis en unu aŭ pli multajn pelvojn: por povi uzi ĝin senchave, ekz. por besta trinkigo.
Malsanulejo elizabeto
redaktiEn la historio de Wartburg temis ankaŭ pri fondo de malsanulejo en la proksimeco de la Elizabeta puto. La landgrafino, konate pro bonfaremo kaj zorgemo por malriĉuloj kaj malsanuloj, ordonis ke hospitalo (kun spaco por ne tute 30 personoj) iĝu rekte malsupre de la fonto - por plifaciligi tiel la lavon kaj la ekflegon de la alvenontoj.
Klostro franciskana surloke
redaktiPost la morto kaj la sanktuligo de Elizabeto la franciskanoj rajtis konstrui tuj supre de la fonto modestan monakejan komplekson.[3] Hospitala funkcio plue ja eblu kaj pluse oni esperis la estiĝon de nova pilgrimadloko. Ekzistis la monakejeto inter 1331 kaj 1525 kun preĝejo kaj pluraj ekonomiaj ejoj. Alia klostro trovighis urbocentre, monakejo Sankta Paulo. La tuto ĉirkaŭitis per muro, inkluzive de la puto kaj la hospitalo. Post la foriro de la frokuloj pro la damaĝoj dum la kamparanaj ribeloj la restaĵoj brikaj servis kiel volonte akceptita ŝtonrompejo por alilokaj konstruoj; la zono tiam ankaŭ bone taŭgis kiel ripozumejo por bestoj kaj transportmetiuloj. Samtempe ĉesis la malsanulejaj servoj pro ke la necesaj mondonacoj kaj impostoj ekmalestis post la sekularigo.[4]
Rekonstruo danke al Ritgen
redaktiLa Wartburgo-arkitekto Ritgen jam en la jaro 1851-a, do dum la komencaj jaroj de la Wartburg-renaskiĝo, aranĝis surloke etan memorlokon por la sanktulino. Antaŭ la rokaĵo kaj la muraj restoj li metis volbon grotsimilan flankotan per kolonetoj. Samtempe li zorgis pri la purigo de la puto sekurigante samtempe la akvoprovizadon de la burgo. Ĝis la konstruo de akvokondukilo propra la puto Elizabeta restis fakte la plej grava trinkavo-fonto.[5] Sed la puta konduko pli kaj pli malcerte funkciis kaj en 1905 deciditis, dum akvokondukila konstruo, ke ankaŭ plusa eta akvokondukila ero nur por la puto estiĝu.
Arkeologia feliĉo
redaktiKiam en 1924 komenciĝis pliaj plibeliglaboroj kaj ebenigadoj (oni volis krei rozĝardenon pro la t.n. roza miraklo de Elizabeto) malkovritis grunde la fundamentoj kaj de la malsanulejo kaj de la monakejo. Tamen la por la jaro 1927 planita elfosado ne realiĝis. Kiam en 1956 trovitis denove muraj restaĵoj (oni tiam entreprenis necesan stratpligrandigon) komisiitis la renomita vajmara Muzeo pri pra- kaj protohistorio de Turingio okazigi sciencan elfosadon. Tio fakte okazis inter la 12.8. kaj la 23.9.1957 ĉe la zono rekte apud la puto. Pluaj fosadoj ja estis sed eklametis kaj ĉesigitis finfine tute en la 5.10.1964.
Por la Elizabeto-jubileo de 2007 deziritis arde kaj urĝe novaranĝo de la placo kaj la publika volo disponigis rapide la necesajn monrimedojn. La unuaj sensaciaĵoj videblis jam en septembro 2006 dum la t.n. Tago de la malfermitaj monumentoj; la sekvintan jaron la rezultoj publikigitis skribe.[6] Sekve oni restaŭris la puton kaj la najbarajn murerojn kiel ankaŭ la ŝtuparojn. Starigitis informtabuloj kaj monumento por Elizabeto. La bronza statuo de la berlinano Hans Dammann planitis kiel funebra figuro por tombo, virino kun rozbukedo en la brakoj.
La kompleta areo povas esti alirata libere de ĉiuj.
Notoj
redakti- ↑ Manfred Beck, Hilmar Schwarz: Die Eisenacher Burg, Eisenach 1996, p. 35-66
- ↑ Hugo von Ritgen: Der Führer auf der Wartburg. Ein Wegweiser für Fremde und ein Beitrag zur Kunde der Vorzeit, J.J. Weber Verlagsbuchhandlung, Lepsiko 1860, p. 7
- ↑ Gerd Bergmann: Der Eisenacher Pfaffensturm, Druck- und Verlagshaus Frisch, Eisenach 1986, p. 5–11
- ↑ Max Baumgärtel: Die Wartburg. Ein Denkmal deutscher Geschichte und Kunst, Kröner, Berlino 1907, p. 150, ISBN 3-9803976-0-2
- ↑ Hilmar Schwarz: Der Elisabethplan unterhalb der Wartburg, Wartburg-Jahrbuch 1995, Eisenach 1996, p. 59–90
- ↑ Vermutlich Fritz Erbe gefunden, Wartburgkreisonline.de
Fonto
redaktiEn tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Elisabethbrunnen (Wartburg) en la germana Vikipedio.