Elsa Astete Millán

argentina verkisto

Elsa ASTETE Millán estis argentina verkisto kaj la unua edzino de la argentina verkisto Jorge Luis Borges. Ili geedziĝis per civila sistemo kaj katolika ceremonio en la paroĥo de Nuestra Señora de las Victorias de Bonaero[1] la 21an de septembro 1967, kiam ŝi, eks-fianĉino de junaĝo, ekiĝis vidvino. La geedzeco daŭris nur tri jarojn, ĉar ili divorcis en 1970.[2]

Elsa Astete Millán
Persona informo
Naskiĝo 7-an de junio 1910 (1910-06-07)
en 9 de Julio
Morto 21-an de oktobro 2001 (2001-10-21) (91-jaraĝa)
en Bonaero
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Argentino vd
Familio
Edz(in)o Jorge Luis Borges vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La 21an de septembro 1967 Borges, 68jaraĝa, edziĝis al Elsa Astete Millán, 57jaraĝa. Dum la unua epoko, la paro loĝis ĉe li, kunloĝante kun la patrino de Borges, Leonor Acevedo. En la memoro de Elsa la patrino de la verkisto ne intervenis por damaĝi la rilaton. Tamen, laŭ la amikoj de Borges, la ĵaluzo de Doña Leonor estis terura. Monatojn post la nupto, la paro translokiĝis al apartamento, kie ili por la unua fojo ekloĝis kune kaj solaj, kaj tie la rivaleco inter lia edzino kaj lia patrino akriĝis kaj la verkisto devis ekviziti kaŝe la patrinon Leonor. Tiu sperto, krome, kondukis la paron alfronti definitive la realon: la kunvivado estis netolerebla. En intervjuo publikigita en 1993, Elsa akceptis ke ŝi ne estis feliĉa ĉe Borges: «Era introvertido, callado y poco cariñoso. Era etéreo, impredecible. No vivía en un mundo real» (Li estis introvertito, silentema kaj malmulte afabla. Li estis etera, neantaŭdirebla. Li ne vivis en reala mondo).[3]

Notoj redakti

  1. marcos gabriel Vanzini. 2011. Historias Curiosas de Templos de Buenos Aires. Editor Gob Ciudad de Buenos Aires, 215 pp. ISBN 9876730053
  2. Ministerio de Educación de la Nación. Subsecretaría de Coordinación Administrativa. «Efemérides Culturales Argentinas. Jorge Luis Borges: familia». Consultado el 21 de diciembre de 2007.
  3. Camarasa, C. 2007. Esa extraña mujer de Borges Arkivigite je 2012-02-01 per la retarkivo Wayback Machine. La voz del interior. Suplemento Temas. Konsultita la 1an de aprilo 2010.