Emblemo de Vjetnamio

La blazono aŭ pli formale ŝtata emblemo de la socialista respubliko Vjetnamio en la nuntempa formo oficialas ekde la 2-a de julio 1976. Preskaŭ sama variaĵo, malsama nur rilate al la literoj en la suba teksta rubando, jam ekde 1955 oficialis kiel blazono de la socialisma respubliko Nord-Vjetnamio. La emblemo estas cirkla, havas ruĝan fonon kaj en la mezo flavan stelon kiu "reprezentu la Komunistan Partion de Vjetnamio, la revolucian historion kaj helan estontecon de Vjetnamio". La dentradoj kaj kultivaĵoj en la suba parto reprezentu la intensan kunlaboron de la agrikulturo kaj la industria laboro en la socialisma ekonomio de la respubliko.

Emblemo de Vjetnamio
La ŝtata emblemo de Vjetnamio
La ŝtata emblemo de Vjetnamio
Uzata ekde: la 2-a de julio 1976
vdr