Emil Győri
Emil GYŐRI [djoe:ri] estis rumania hungara komponisto, tekstisto, dramisto. Li naskiĝis en Temeŝvaro la 30-an de julio 1884 kaj mortis la 2-an de marto 1941 en Bukareŝto.
Emil Győri | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de julio 1884 en Timișoara |
Morto | 2-an de marto 1941 (56-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Okupo | |
Okupo | komponisto |
Biografio
redaktiEmil Győri akiris diplomon de aktoro en Budapeŝto. Li dungis sin al teatrotrupo de Ignác Krecsányi, poste al unu londona filmentrepreno. Reveninte, li iĝis bankoficisto en Temeŝvaro. En 1933 oni elektis lin ano de societo Arany János Társaság. En 1935 li loksidiĝis en Bukareŝto kaj li komponis distran muzikon.
Operetoj
redakti- Kölcsönkért feleség (1920);
- Tehetség a fő (1923);
- Meghalok utánad (1924);
- Miss Mary, (1925);
- Első éjszaka, (1933).
Fonto
redakti- RMIL Arkivigite je 2016-04-16 per la retarkivo Wayback Machine