Emil Vásárhelyi Z.
VÁSÁRHELYI Z. Emil, (Ziegler Emil) estis hungara pentristo, artverkisto naskita en Marosvásárhely la 27-an de marto 1907 kaj mortinta en Cooma, Aŭstralio la 7-an de junio 1986.
Emil Vásárhelyi Z. | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de januaro 1907 en Târgu Mureș |
Morto | 7-an de junio 1986 (79-jaraĝa) en Cooma |
Familio | |
Patro | Károly Ziegler |
Okupo | |
Okupo | pentristo art writer (en) naĝisto grafikisto redaktoro boksisto |
Kariero
redaktiVásárhelyi studis juron en la Universitato de Koloĵvaro, arton en Budapest kaj Florenco. En 1933-34 li laboris en privatlernejo de Sándor Szolnayen Kluĵo. Kiel ano de la Barabás Miklós Céh li partoprenis en ekspozicioj. En 1935 li partoprenis en Kluĵo kune kun Sándor Szolnay, Ila Simon kaj Amál Berde. Li kreis ankaŭ ilustraciojn. Post la morto de Sándor Reményik li estis ĉefreadktoro de la revuo Pásztortűz. Li estis ankaŭ sportisto, naĝĉampiono de Rumanio kaj bokxĉampiono de Transilvanio.
Verkoj
redakti- Erdélyi művészek, Kolozsvár, Erdélyi Szépmíves Céh, 1937.
- Remete művészek, Budapest, 1942.
Fontoj
redakti- Romániai magyar irodalmi lexikon
- biralat.hu[rompita ligilo]
Eksteraj ligiloj
redakti- transindex.ro Arkivigite je 2016-03-08 per la retarkivo Wayback Machine