Emile VAN DAMME (naskiĝis en Sint-Gillis apud Bruselo la 27-an de oktobro 1927, mortis en Schepdaal la 7-an de majo 2019) estis belga esperantisto kaj verkisto. Li estis instruisto pri ĝermanaj lingvoj en tiu urbo, aktiva kunlaboranto de la loka verdula partio kaj de Oxfam-mondkomerco. Li verkis Esperanto-kurson por afrikanoj. Li estis konstanta kunlaboranto de la revuoj Horizontaal kaj Monato.

Emile Van Damme
Persona informo
Naskiĝo 27-an de oktobro 1927 (1927-10-27)
en Saint-Gilles / Sint-Gillis
Morto 7-an de majo 2019 (2019-05-07) (91-jaraĝa)
en Schepdaal
Lingvoj Esperantonederlandagermana
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo instruistoesperantisto
vdr

Verkoj redakti