Emmanuel Chicot

franca esperantisto

Emmanuel CHICOT (naskiĝis 1909 - mortis la 7-an de julio 1992 en Bailly, Francio) estis honora membro de UEA kaj fakdelegito de UEA en Bailly.

Dum multaj jaroj Chicot estis la motoro de la rilatoj de UEA kun Unesko en Parizo, kie li reprezentis UEA (1975-1983). En 1976 li helpis organizi simpozion de neregistaraj organizoj (NRO-oj) pri la nova Internacia Ekonomia Ordo, kaj atingis, ke ankaŭ la lingva dimensio de la demando estu traktita. En 1977 li preparis la viziton de la Unesko-direktoro al la UK en Rejkjaviko. Ĉefe pro lia agado, en 1979 UEA estis elektita en la Konstantan Komitaton de NRO-oj ĉe Unesko. Chicot trifoje reprezentis UEA en la Ĝeneralaj Konferencoj de Unesko. Dum tiuj jaroj li regule kontribuis al tiu ĉi revuo, plej ofte pri informado kaj eksteraj rilatoj - la du kampoj sur kiuj Chicot apartenis al plej valoraj movadaj aktivuloj.