Emscher Park Radweg

La Emscher Park Radweg estas biciklovojo en la centro de la Ruhr-Regiono (Germanujo). Ĝi orientiĝas geografie laŭ la valo de la Emscher kaj etendiĝas en orientokcidentan direkton inter Duisburg kaj Dortmund.

Superrigarda mapo ĉe biciklostacio. La Emscher Park Radweg estas ruĝe markita

La norda parto pasas proksime de la Rejn-Herne-Kanalo (kaj per tio ankaŭ proksime de la nomdona rivero Emscher) kaj la Datteln-Hamm-Kanal, dum kiam la suda parto pasas inter la du kanaloj kaj la Ruhr, la distanco inter la du partoj balanciĝas inter 10 ĝis 25 kilometroj. La Emscher Park Radweg estas unu el la du ĉefaj vojoj de la projekto itinero de la industrikulturo, la dua ĉefvojo Rundkurs Ruhrgebiet pasas pli en la eksteraj partoj de la Ruhr-Regiono. Ambaŭ biciklovojoj estas kun- kaj interligitaj per kontinue numeritaj, plejofte nordsuden pasaj vojoj, tiel ke oni povas veturi rondvojon de tute malsamaj longecoj.

Celado redakti

 
Ŝildoj en ruĝa farbo

Per la „Emscher Park Radweg“ la Regiona Ligo Ruhr intencas fari la Ruhr-Regionon kun siaj ekskursoceloj kaj vidindaĵoj vizitebla per biciklo. Je tio la biciklovojo pasas laŭlonge de la kanaloj, riverbordoj kaj malmulttrafikaj stratoj al multaj stacioj de la Itinero de la Industrikulturo, proksimume 80 % de la vojo estas asfaltita[1]. Ĝi pasas tra la urbaj areoj de Bergkamen, Bochum, Bottrop, Dortmund, Duisburg, Essen, Gelsenkirchen, Hamm, Herne, Kamen, Mülheim ĉe Ruhr, Lünen, Oberhausen, Recklinghausen kaj Waltrop.

Por la sukceso de la projekto la Regiona Ligo Ruhr instalis kompletan reton da luostacioj por bicikloj, kiuj plejofte troviĝas je centraj lokoj kiel ĉefstacidomoj aŭ gravaj ekskursoceloj kiel ekz. Karbominejo Zollverein. Ĉefa ideo je la instalado de la biciklostacioj estas, doni al interesitaj turistoj sen komplikeco aliron al la Ruhr-Regiono per biciklo.

La vojmarkiloj de la Emscher Park Radweg montras minliftoturon supre de skizita pejzaĝo. En la malsupra parto staras la surskribo „route industriekultur“ kun la signo de RVR, supre de la turo staras la nomo de la biciklovojos. La indikiloj de la aliaj biciklovojo de la Itinero de la Industrikulturo estas analoge formitaj, ili distingiĝas nur laŭ la koloro.

Averto redakti

La „Emscher Park Radweg“ ne estu konfuzata kun la simile sona Emscher-Weg de la Emscher-Kooperativo. Ambaŭ biciklovojoj pasas precipe laŭlonge de la Emscher ofte sur la samaj stratoj aŭ interkruciĝas tie.

Literaturo redakti

  • Ulrich Heckmann, Harald Spiering (eld.): Route der Industriekultur per Rad. Regionalverband Ruhrgebiet, Geoinformation und Raumbeobachtung, Essen, 3-a eldono, 2010, ISBN 978-3-932165-91-7.

Referencoj redakti

  1. Biciklovoja mapo. Arkivita el la originalo je 2016-04-23. Alirita 2016-06-09.

Eksteraj ligiloj redakti