Emtricitabino/tenofoviro

Emtricitabino/tenofoviro, vendata kun la marko Truvada inter aliaj, estas medikamento uzata por kuraci kaj antaŭmalhelpi HIV/aidoson.[1] Ĝi estas fiksadoza kombinaĵo de du kontraŭretrovirusaj medikamentoj: tenofovira disoproksilo kaj emtricitabino. Por kuracado ĝi estas uzata aŭ sola aŭ kun alia kontraŭretrovirusa medikamento. Por prevento antaŭ ebla infekto, en tiuj, kiuj havas grandan riskon, ĝi estas rekomendata kun sekuraj seksumaj praktikoj. Ĝi ne forigas HIV/aidoson. Emtricitabino/tenofoviro estas prenata buŝe.[2]

Oftaj kromefikoj inkluzivas kapdoloron, lacosenton, dormaj problemoj, abdomena doloro, peza perdo kaj erupcio. Gravaj kromefikoj povas inkludi altajn sangolaktatajn nivelojn kaj vastigon de la hepato. Uzado dum gravedeco ne ŝajnas malutili al la bebo.

Emtricitabino/tenofoviro estis aprobita por kuraca uzo en Usono en 2004. Ĝi estas en la listo de esencaj medikamentoj de MSO, la plej efikaj kaj sekuraj medikamentoj bezonataj en sanosistemo. La pogranda kosto en la evolumondo estas inter 6.06 kaj 7.44 USD por monato. En Usono, en 2016, la pogranda kosto estis ĉirkaŭ $1,415.00 por monato.

Medicinaj uzoj redakti

Emtricitabino/tenofoviro estas uzata kaj por kuraci, kaj por antaŭmalhelpi, HIV/aidoson.[1]

Antaŭmalhelpo redakti

En studoj, tenefoviro reduktis la oftecon de HIV-infekto, precipe en altariskaj individuoj (diference de 42% en viroj, kiuj seksumas kun viroj), sed produktis konfliktajn rezultojn en aliaj studoj (menciindde la FEM-PrEP studo en aliseksemaj afrikaj virinoj). Unu studo taksis per matematika modelado, ke ĉiutaga enpreno de tenofoviro povus eventuale atingi 99% redukton de risko de eksufero de HIV en altariskaj individuoj.[3] Alia studo montris, ke la ĝenerala efikeco de antaŭekspona profilaktiko kreskas de 50% ĝis 100%, kiam partoprenantoj prenas la drogon minimume kvar fojojn ĉiusemajne.[4] Kontrolo de Cochrane trovis, ke eĉ tenefoviro sola reduktas la riskon eksuferi HIV-on per 51%.[5]

Disponataj formoj redakti

Emtricitabino/tenofoviro estas tablojdo, prenata buŝe.[2]

Laktado redakti

Montriĝis ke, dum gravedeco kaj laktado, la kuracilo estas sekreciata en mamolakto.[6]

Kromefikoj redakti

Emtricitabino/tenofoviro estas pli-malpli bone tolerata. Iuj el ĝiaj kromefikoj inkludas:[7]

  • Malofte: laktata acidozo, hepata misfunkcio, pliseveriĝo de hepatito B
  • Ofte: kapdoloro, abdomena doloro, malplipeziĝo, naŭzo, diareo, kaj osta malplidensiĝo

Redistribuo kaj akumulo de graso estas observataj en homoj, kiuj faras kontraŭretrovirusan terapion, inkludante reduktojn de graso en la vizaĝo, membroj, kaj pugo, pliiĝojn de abdomena graso, kaj akumulojn en la supra dorso.[7] Kiam oni uzas la kuracilon kiel antaŭelmontra profilakto (do pli malgrandadoze), tiu efiko ŝajne ne okazas.[8][9]

Referencoj redakti

Notoj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Emtricitabine/tenofovir en la angla Vikipedio.