Monda Organizaĵo pri Sano

faka institucio de UNo pri internacia publika sano
(Alidirektita el World Health Organization)

La Monda Organizaĵo pri Sano (ankaŭ Monda Organizo pri SanoMOS (konata plej ofte sub la angla nomo WHO (World Health Organization) aŭ la franca OMS (Organisation Mondiale de la Santé)) estas la branĉo de UN, kiu zorgas pri sano.

Flago de MOS
Ĉefa sidejo de la Monda Organizaĵo pri Sano en Ĝenevo, Svislando.

Ĝi estis fondita la 7-an de aprilo 1948: tial okazas ĉiujare je tiu tago la Monda San-Tago. Ĝia ĉefa sidejo troviĝas en Ĝenevo (Svislando).

La deveno de MOS troviĝas en la militoj dum la fino de la 19-a jarcento (en Meksiko, en Krimeo). Post la Unua mondmilito, la epidemio de la tiam nomita "hispana gripo" en la jaroj 19181919, kiu kaŭzis pli ol 20 milionojn da mortoj dum ses monatoj, trudpelis la tiaman Ligon de Nacioj estigi sian sankomitaton, kiu estis embrio de MOS. Laŭ sia konstitucio, MOS celas kreskigi kiel eble plej alten la nivelon de la sanstato por ĉiuj popoloj. En la konstitucia dokumento, la sano estas difinita kiel stato de kompleta bonfarto fizika, mensa kaj socia, kaj ĝi do ne konsistas nur el foresto de malsaneco aŭ malfirmeco.

HistorioRedakti

OriginoRedakti

 
Desegno de Morto alportanta ĥoleron, en Le Petit Journal (1912), ankoraŭ duonjarcenton post la unua ISK.

La Internaciaj San-Konferencoj (ISK), la unua el kiuj okazis la 23an de Junio 1851, estis serio de konferencoj kiuj okazis ĝis 1938.[1] La unua konferenco, en Parizo, temis preskaŭ nur pri ĥolero, kiuj restos la plej grava malsano por la ISK-oj por plej el la 19-a jarcento. Pro ties etiologio, eĉ komunikeblo, de multaj epidemiaj malsanoj ankoraŭ necertaj kaj celo de scienca polemikaro, internacia interkonsento por taŭgaj decidoj estis malfacile atingebla.[1] Sep el tiuj internaciaj konferencoj, kiuj daŭris 41 jarojn, estis kunvenigitaj antaŭ rezulto en plurŝtata internacia interkonsento. La sepa konferenco, en Venecio en 1892, finfine rezultis en konvencio. Ĝi temis nur pri la saniga kontrolo de la perŝipa trapasado de la Sueza Kanalo, kaj tio estis klopodo por eviti la importadon de ĥolero.[2]:65

Kvin jarojn poste, en 1897, konvencio pri la bubona plago estis subskribita de 16 el la 19 ŝtatoj kiuj partoprenis en la Venecia konferenco. Kvankam Danio, Svedio-Norvegio, kaj Usono ne susbkribis tiun konvencion, estis unuanime interkonsentita ke la laboro de la antaŭaj konferencoj devis esti kodigita por ties plibonigo.[3] Sekvantaj konferencoj, el 1902 ĝis la fina en 1938, ampleksigis la traktendajn malsanojn cele de la ISK-oj, kaj inkludis studojn de reagoj al flava febro, brucelozo, lepro, tuberkulozo, kaj tifoida febro.[4] Parte kiel rezulto de la sukcesoj de la Konferencoj, la Pan-American Sanitary Bureau (1902), kaj la Office International d'Hygiène Publique (1907) estis tuj fonditaj. Kiam oni kreis la Ligon de Nacioj en 1920, oni establis la San-Organizon de la Ligo de Nacioj. Post la Dua Mondmilito, la Unuiĝintaj Nacioj absorbis ĉiujn aliajn sanorganizojn, por formi la MOS.[5]

EstabladoRedakti

 
Poŝtmarko de Libio pri la Monda Tago pri Sano.

Dum la Konferenco por Internacia Organizado de 1945 de Unuiĝintaj Nacioj, Szeming Sze, delegito el la Respubliko Ĉinio, kunparolis kun norvegaj kaj brazilaj delegitoj por krei internacian sanorganizon laŭ kadroj de la ĵus kreita organizo Unuiĝintaj Nacioj. Post malsukcesi aprobigi rezolucion pri la afero, Alger Hiss, ĝenerala sekretario de la konferenco, rekomendis uzi deklaracion por establi tian organizon. Sze kaj aliaj delegitoj lobiis kaj oni aprobis deklaracion alvokanta por internacia konferenco pri sano.[6] La uzo de la vorto "monda", pli ol "internacia", emfazis la vere tutmondan naturon de tio kion la organizo estis celanta atingi.[7] La konstituo de la Monda Organizo pri Sano estis subskribita de la ĉiuj 51 landoj de la Unuiĝintaj Nacioj, kaj de 10 aliaj landoj, la 22an de Julio 1946.[8] Tiel startis la unua specializita agentejo de la Unuiĝintaj Nacioj kiujn ĉiuj membroj subskribis.[9] Ties konstituo formale ekvalidiĝis por la unua Monda Tago de Sano la 7an de Aprilo 1948, kiam ĝi estis ratifita de la 26a membroŝtatoj.[8]

La unua kunsido de la Monda Asembleo de Sano finiĝis la 24an de Julio 1948, sekurante buĝeton de 5 milionoj de usonaj dolaroj (poste de 1 250 000 britaj pundoj) por la jaro 1949. Andrija Štampar estis la unua prezidanto de la Asembleo, kaj G. Brock Chisholm estis nomumita ĝenerala direktoro de la MOS, servinte kiel plenumsekretario dum la planigaj etapoj.[7] Iliaj unuaj prioritatoj estis kontroli la etendon de malario, tuberkulozo kaj seksume transdoneblaj malsanoj, kaj plibonigi zorgadon de patrinoj kaj infanoj, nutradon kaj median higienon.[10] Ilia unua leĝofara agado konsistis en la kompilado de akurataj statistikoj pri la etendo kaj mortindicoj de malsanoj.[7] La logoo de la Monda Organizo pri Sano montras la bildon de la Bastono de Asklepio kiel simbolo de kuracado.[11]

AktivecoRedakti

IAEA – Interkonsento WHA 12–40Redakti

 
Aleksej Ĝablokov (maldekstre) kaj Vasili Nesterenko (plej dekstre) protestante antaŭ la sidejo de la Monda Organizaĵo pri Sano en Ĝenevo, Svisio, en 2008.

En 1959, la MOS subskribis Interkonsenton 12–40 kun la Internacia Atomenergia Organizo (IAEA), kiu diras:[12]

 
 kiam iu organizo proponas iniciati programon aŭ aktivecon pri afero en kiu la alia organizaĵo havas aŭ povas havi substancan intereson, la unua partio konsultos la alian per koncerno por alĝustigi la aferon de reciproka interkonsento

La naturo de tiu aserto kondukis kelkajn grupojn kaj aktivuloj kiel Women in Europe for a Common Future por postuli, ke la MOS estas limigita en sia kapablo esploradi la efikojn sur la homa sano fare de radiado okazigita de la uzado de atomenergio kaj la kontinuaj efikoj de atomenergiaj katastrofoj en Ĉernobilo kaj Fukuŝimo. Ili kredas, ke la MOS devas reakiri tion kion ili vidas kiel sendependeco.[12][13][14] Sendependea MOS tenas semajnan vigilon el 2007 ĝis 2017 antaŭ la sidejo de MOS.[15] Tamen, kiel indikita de Foreman[16] en klaŭzo 2a ĝi asertas:

 
 Partikulare, kaj kongrue kun la Konstitucio de la Monda Organizaĵo pri Sano kaj la Statuto de la Internacia Atomenergia Organizo kaj ties interkonsento kun la Unuiĝintaj Nacioj kune kun la interŝanĝo de leteroj tiurilate, kaj konsiderante la respektivajn kunordigajn respondecojn de ambaŭ organizoj, oni agnoskis fare de la Monda Organizaĵo pri Sano ke la Internacia Atomenergia Organizo havas la unuarangan respondecon por kuraĝigi, helpi kaj kunordigi esploradon kaj disvolvigon kaj praktikan aplikadon de atomenergio por pacaj uzoj tra la tuta mondo sen malprofito al la rajto de la Monda Organizaĵo pri Sano zorgi pri la promocio, disvolvigo, helpo kaj kunordigo de internacia sanlaboro, kiel esplorado, en ĉiuj aspektoj

La ŝlosila tekstero estas markita, kaj la interkonsento en klaŭzo 2a asertas, ke la MOS estas libera plenumi ajnan san-rilatan laboron.

Funkcihistorio de MOSRedakti

1947: La MOS establis epidemiologian informservon per telekso.[17]:5

1950: Oni entreprenis amasan injektadon de tuberkulozo uzante la vakcinon BCG.[17]:8

1955: Oni lanĉis la programon por elradikigo de malario, kvankam la celoj estis poste modifitaj. (En plej areoj, la celoj de la programo iĝis kontrolo anstataŭ elradikigo.)[17]:9

1958: Viktor Ĵdanov, Deputita Ministro de Sano el Sovetunio, alvokis al la Asembleo de la MOS por entrepreni tutmondan iniciaton elradikigi variolon, rezulte en Rezolucio WHA11.54.[18][19]:366–371, 393, 399, 419

1965: Oni faris la unuan informon pri diabetes mellitus kaj oni kreis la Internacian Agentejon por Esplorado pri Kancero.[17]:10–11

1966: La MOS movis sian sidejon el la Ariana alo de la Palaco de Nacioj al ĵus konstruita sidejo aliloke en Ĝenevo.[20][17]:12

1967: La MOS intensigis la tutmondan kampanjon por elradikigo de la variolo kontribuante per 2.4 milionoj de usonaj dolaroj ĉiujare al la klopodo kaj adoptis novan metodon por malsanatento,[21][22] en epoko kiam 2 milionoj da personoj estis mortantaj pro variolo ĉiujare.[23] La dekomenca problemo kiun la teamo de MOS frontis estis neakurata informado pri kazoj de variolo. MOS establis reton de konsultistoj kiuj helpis landojn atenti kaj kontroli aktivecon.[24] La MOS helpis ankaŭ malpligi la lastan reaperon en Eŭropo de la malsano en Jugoslavio en 1972.[25] Post ĉirkaŭ du jardekoj de lukto kontraŭ variolo, Tutmonda Komisiono deklaris en 1979, ke la malsano estis elradikigita – la unua malsano en la historio nuligita pere de homaj klopodoj.[26]

1974: La Etenda Programo pri Imunigo[17]:13 kaj la kontrolprogramo de onchocerciasis (onkocerkozo) startis, nome grava partnereco inter la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo (ONA, FAO), la Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado (PUND, UNDP), kaj la Monda Banko.[17]:14

 
Mapo detalanta areojn en kiuj malario estas endemia. Malario estis dekomence kontraŭata de MOS.

1975: La MOS lanĉis la Specialan Programon por Esplorado kaj Trejnado pri tropikaj malsanoj.[17]:15 Kun-sponsorita de UNICEF, UNDP, kaj la Monda Banko, oni establis ĝin responde al postulo de 1974 el la MOS por intensiva klopodo disvolvigi plibonigitan kontrolon de tropikaj malsanoj. La celoj de la SPET estas, dekomence, subteni kaj kunordigi internacian esploradon ĝis diagnozon, traktadon kaj kontrolon de tropikaj malsanoj; kaj, duarange, plifortigi la esplorajn kapablojn ene de endemiaj landoj.[27]

1976: La MOS aprobis rezolucion pri prevento de miskapablo kaj pri rehabilitado, kun fokuso al zorgado regata de komunumoj.[17]:16

1977 kaj 1978: Oni redaktis la unuan liston de esencaj medikamentoj,[17]:17 kaj unu jaron poste ono deklaris la ambician celon de "Sano por ĉiuj".[17]:18

1986: La MOS startigis sian tutmondan programon pri HIV/AIDS.[17]:20 Du jarojn poste oni entreprenis la preventadon de diskriminacio kontraŭ ties suferantoj[17]:21 kaj en 1996 oni formis la Kunprogramon de Unuiĝintaj Nacioj pri HIV/AIDS (UNAIDS).[17]:23

1988: Oni establis la Iniciaton por Tutmonda Elradikigo de Poliomjelito.[17]:22

1995: MOS establis sendependan Internacian Komision Por Atesto de la Elradikigo de Drakunkuliazo (elradikigo de la malsano de la Gvinea vermo; ICCDE).[17]:23 La ICCDE rekomendis al la MOS pri kiuj landoj plenumas postulojn por atestado. Ĝi ankaŭ ludas rolon por konsili pri progreso farita al nuligo de transigo kaj procezoj por certigo.[28]

1998: La Ĝenerala Direktoro emfazis la atingojn pri infana survivado, pri malpliigo de infana mortindico, pliigo de vivodaŭro kaj malpliigo de indicoj de "skurĝoj" kiel variolo kaj poliomjelito] je la 50a jariĝo de la fondo de MOS. Li tamen akceptis, ke kvankam oni faris multe por helpi patrinan sanon kaj ke la progreso en tiu areo estis malrapida.[29]

2000: La iniciato Partnereco por Haltigi TB (tuberkulozo) estis kreita kun la formulado de UNU de la Jarmilaj Evoluigaj Celoj.[17]:24

2001: Oni kreis iniciaton kontraŭ morbilo, kajn odi kalkulis redukton de tutmondaj mortoj pro la malsano je 68% ĉirkaŭ 2007.[17]:26

2002: Oni kreis la Turmondan Fonduson por lukti kontraŭ Aidoso, Tuberkulozo kaj Malario por plibonigi la disponeblajn resursojn.[17]:27

2006: La organizaĵo apogis la unuan oficialan Ilaron kontraŭ HIV/AIDS por Zimbabvo, kiu formis la bazon por tutmonda preventado, traktado, kaj subteno de la plano por lukti kontraŭ la pandemio de Aidoso.[30]

2016: Post la perceptita malsukceso de la respondo al la Ebola epidemiapero en Okcidentafriko de 2014, oni kreis la Programon de Urĝoj de la MOS, ŝanĝante ĝin el MOS kiel "normiga" agentejo al alia kiu respondas operacie al sanurĝoj.[31]

Organizaĵo malcentrigitaRedakti

 
Monda Organizaĵo pri Sano, Ĝenevo
  • La centra organizaĵo: MOS estas estrata de siaj 192 membro-ŝtatoj, kuniĝantaj en la Monda Asembleo por la Sano. Tiu asembleo, kiu konsistas el delegitoj reprezentantaj la membro-ŝtatojn, rolas ĉefe por aprobi la programon kaj la buĝeton de ĉiudujara administrado. Ĝi ankaŭ decidas pri la grandaj politikaj orientadoj de MOS.

Agadkampoj de MOSRedakti

 
Tri iamaj direktoroj de la Tutmonda Programo por Nuligo de la Variolo legas novaĵojn ke variolo estis tutmonde elradikigita, 1980

Post jaroj de lukto kontraŭ la variolo, la Monda Asembleo pri la Sano de MOS deklaris tiun malsanon elradikigita, en majo 1980, laŭ rekomendo de komisiono eksperta en decembro 1979. La disvolviĝo de imunigaĵoj kontraŭ la malario kaj la helika febro alproksimiĝas al sukcesoj, kaj al la elradikigo de la poliomjelito en la proksimaj jaroj estas strebata.

Agadaj TagojRedakti

Multnombraj Mondaj Tagoj pri iu aŭ alia sanitara temo ekestis intertempe:

Financado kaj ... anekdoto pri lingva problemoRedakti

La projektoj de MOS povas esti parte financataj de diversaj partneroj :

  • Monda Alianco por Vakcinaĵoj kaj Imunigado (GAVI) estas 75%-e financita de la "Bill and Melinda Gates Foundation".
  • Monda Alianco por plibonigata nutrado (GAIN)

Jen anekdoto legebla en la libreto de Claude Piron (1992) Communication linguistique, A la recherche d'une dimension mondiale:

 
 Iun tagon, la Monda Asembleo de la MOS atribuis 5 milionojn da dolaroj kiel tiujara krommono al siaj lingvaj servoj por tradukado aŭ interpretado. Dum la sama tago kaj dum la sama sesio, ili eksigis — pro manko de mono! — aron da konkretaj projektoj bone trastuditaj por plibonigi la sanstaton en Subsahara Afriko, kies realigado postulis nur 4,2 milionojn da dolaroj. [32] 

La Ĝeneralaj Direktoroj de MOSRedakti

Nr Nomo de la estro: Lando: Daŭro de la estrado:
9. Tedros Adhanom Etiopio 2017–...
8. Margaret Chan Ĉinio/Honkongo 20072017
7. Anders Nordström Svedio 20062007
6. Jong-Wook Lee Sud-Koreio 20032006
5. Gro Harlem Brundtland Norvegio 19982003
4. Hiroshi Nakajima Japanio 19881998
3. Halfdan T. Mahler Danio 19731988
2. Marcolino Gomes Candau Brazilo 19531973
1. Brock Chisholm Kanado 19481953

Tutmonda sidejoRedakti

La sidejo de la organizaĵo estas en Ĝenevo, Svisio. Ĝi estis desegnita de la svisa arkitekto Jean Tschumi kaj inaŭgurita kaj malfermita en 1966.[33] En 2017, la organizaĵo lanĉis internacian konkurson por redesegno kaj etendi la sidejon.[34]

ProgramojRedakti

Kadro FRESH estas akronimo de la angla nomo Focusing Resources on Effective School Health (esperante: Koncentri Rimedojn al Efika Lerneja Sano), interagenteja kadro kreita de Unesko, UNICEF, la Monda Organizaĵo pri Sano, kaj la Monda Banko, lanĉita ĉe la Forumo pri Eduko de Dakaro de 2000, kiu inkluzivas la sperton kaj sciaron de ĉi tiuj kaj aliaj agentejoj kaj organizoj. Ĝi estas tutmonda programo por plibonigi la sanon de lernejaj infanoj kaj junuloj.[35]

BildaroRedakti

KonfliktojRedakti

IAEA - Interkonsento MOS 12-40Redakti

 
Protesto pri la tago pro la Nuklea akcidento de Ĉernobilo ĉe MOS en Ĝenevo

En 1959, la MOS subskribis Interkonsenton MOS 12-40 kun la Internacia Atomenergia Organizo (IAEA). La interkonsento deklaras ke la MOS rekonas la IAEA kiel havanta de respondeco por paca atomenergio sen antaŭjuĝo al la roloj fare de la MOS pri kaŭzado de sano aŭ malsano. Tamen, la sekva paragrafo aldonas: "kiam ajn ĉiu organizo proponas iniciati programon aŭ agadon pri subjekto en kiu la alia organizo havas aŭ povas havi grandan intereson, la unua parto devas konsulti la alian kun projekcio al adaptado de la afero per reciproka interkonsento"..[36] La naturo de tiu deklaro igis kelkajn premgrupojn kaj aktivulojn (inkluzive de Women in Europe for a Common Future (Virinoj en Eŭropo por Komuna Futuro)) kredi ke la MOS estas malvastanima en ĝia kapablo esplori la efikojn al homa sano fare de atoma radiado kaŭzita de la uzado de nuklea energio kaj la daŭraj efikoj de la atomkatastrofoj en Ĉernobilo kaj Fukuŝima. Ili kredas ke MOS devas reakiri kion ili vidas kiel "sendependeco".[37][38][39]

Romkatolika Eklezio kaj AidosoRedakti

En 2003, la MOS kondamnis la opozicion de sansekcio de la Roma Kurio al la uzo de kondomoj, dirante: "Tiuj malĝustaj deklaroj pri kondomoj kaj HIV estas danĝeraj kiam ni renkontas tutmondan pandemion kiu jam mortigis pli ol 20 milionojn da homoj, kaj nuntempe tuŝas almenaŭ 42 milionojn."[40] En 2009, la Romkatolika Eklezio restis malfavora al pliigado de la uzo de koncipoprevento por kontraŭbatali HIV/aidoson..[41] Tiutempe, la Prezidanto de la Mondsana Asembleo, nome la sanministro de Gujano Leslie Ramsammy, kondamnis la opozicion de Papo Benedikto al koncipoprevento, dirante ke li provis "krei konfuzon" kaj "malhelpi" pruvitajn strategiojn en la batalo kontraŭ la malsano..[42]

Intermita profilakta terapioRedakti

La agresema subteno de la Bill & Melinda Gates Foundation (Fondaĵo Bill & Melinda Gates) por intermita profilakta terapio de malario ekigis noton de la antaŭa MOS-malaria ĉefo Akira Kochi.[43]

Dieto kaj sukerkonsumadoRedakti

Ioma el la esplorado entreprenita aŭ apogita fare de MOS por determini kiel popolaj vivstiloj kaj medioj influas ĉu oni vivas en pli bona aŭ pli malbona sano povas esti kontestataj, kiel ilustrite fare de komuna raporto de 2003 fare de MOS/FAO- pri nutrado kaj la preventado de kronika ne-infekta malsano,[44] kiu rekomendis ke sukero devus formi ne pli ol 10% de sana dieto. Tiu raporto kondukis al lobiado de la sukerindustrio kontraŭ la rekomendo, al kiuj la MOS/FAO respondis per inkludo en la raporto de la jena deklaro- "La konsultantaro agnoskas ke celo por la loĝantaro por liberigo el sukero de malpli ol 10% de sumenergio estas kontestata", sed ankaŭ subtenis sian rekomendon bazitan sur sia propra analizo de sciencaj studoj.[45] En 2014, MOS reduktis rekomenditajn sukernivelojn je la duono, dirante ke sukero devus konsistigi neniom pli ol 5% de sana dieto.[46]

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. 1,0 1,1 Howard-Jones, Norman. (1974) “Introduction”, The scientific background of the International Sanitary Conferences, 1851–1938. World Health Organization, p. 9–11.
  2. Howard-Jones, Norman. (1974) “The seventh conference: Venice, 1892”, The scientific background of the International Sanitary Conferences, 1851–1938. World Health Organization, p. 58–65.
  3. Howard-Jones, Norman. (1974) “The tenth conference: Venice, 1897”, The scientific background of the International Sanitary Conferences, 1851–1938. World Health Organization, p. 78–80.
  4. Howard-Jones, Norman. (1974) “The thirteenth and fourteenth conferences: Paris, 1926 and 1938”, The scientific background of the International Sanitary Conferences, 1851–1938. World Health Organization, p. 93–98.
  5. (Oktobro 2002) “A brief history of the World Health Organization.”, The Lancet 360 (9340), p. 1111–1112. doi:10.1016/s0140-6736(02)11244-x. 
  6. Sze Szeming Papers, 1945–2014, UA.90.F14.1 (el Retarkivo {{{1}}}), University Archives, Archives Service Center, University of Pittsburgh.
  7. 7,0 7,1 7,2 (7a de Aŭgusto 1948) “World Health Organization”, The British Medical Journal 2, p. 302–303. doi:10.1136/bmj.2.4570.302. 
  8. 8,0 8,1 (1947) “The Move towards a New Health Organization: International Health Conference”, Chronicle of the World Health Organization 1 (1–2), p. 6–11. Alirita 18a de Julio 2007.. 
  9. (27a de Septembro 1946) “The World Health Organization”, Science 104, p. 281–283. doi:10.1126/science.104.2700.281. 
  10. (1968) “Origins, history, and achievements of the World Health Organization”, BMJ 2 (5600), p. 293–296. doi:10.1136/bmj.2.5600.293. 
  11. World Health Organization Philippines. WHO. Arkivita el la originalo je 25a de Aprilo 2012. Alirita 27a de Marto 2012.
  12. 12,0 12,1 . Appeal by Health Professionals for Independence of the World Health Organization. Arkivita el la originalo je 26a de Julio 2011. Alirita 19a de Aprilo 2011.
  13. . Open letter on the WHO/IAEA Agreement of 1959. Arkivita el la originalo je 20a de Julio 2011. Alirita 19a de Aprilo 2011.
  14. World Health Organization - Atomic Agency. Activist Magazine (3a de Junio 2007). Arkivita el la originalo je 28a de Septembro 2007. Alirita 27a de Marto 2012.
  15. The World Health Organisation (WHO) is failing in its duty to protect those populations who are victims of radioactive contamination. (en-US) (2020). Arkivita el la originalo je 23a de Marto 2020. Alirita 8a de Aprilo 2020.
  16. M.R.StJ. Foreman, Cogent Chemistry, Reactor accident chemistry an update, 2018, 10.1080/23312009.2018.1450944, https://www.cogentoa.com/article/10.1080/23312009.2018.1450944 (el Retarkivo {{{1}}})
  17. 17,00 17,01 17,02 17,03 17,04 17,05 17,06 17,07 17,08 17,09 17,10 17,11 17,12 17,13 17,14 17,15 17,16 17,17 17,18 WHO at 60. WHO. Arkivita el la originalo je 17a de Junio 2012. Alirita 31a de Marto 2012.
  18. Fenner, Frank. (1988) “Foreword”, Smallpox and its eradication. Geneva: World Health Organization. ISBN 92-4-156110-6.
  19. Fenner, Frank. (1988) “Development of the global smallpox eradication programme, 1958-1966”, Smallpox and its eradication. Geneva: World Health Organization, p. 364–419. ISBN 92-4-156110-6.
  20. Construction of the main WHO building. WHO (2016). Arkivita el la originalo je 11a de Junio 2018. Alirita 11a de Junio 2018.
  21. (March 2010) “Karel Raška and Smallpox”, Central European Journal of Public Health 18 (1), p. 55–56. Alirita 11a de Februaro 2012.. 
  22. (Marto 2010) “Karel Raška – The Development of Modern Epidemiology. The role of the IEA”, Central European Journal of Public Health 18 (1), p. 57–60. Alirita 11a de Februaro 2012.. 
  23. The Rise and Fall of Smallpox (7a de Majo 2015). Alirita 26a de Januaro 2021.
  24. Orenstein, Walter A.. (1999) Vaccines. Philadelphia: W.B. Saunders Co. ISBN 978-0-7216-7443-8.
  25. . Smallpox: Eradicating the Scourge. BBC History (17a de Februaro 2011). Arkivita el la originalo je 14a de Februaro 2009. Alirita 24a de Novembro 2008.
  26. Anniversary of smallpox eradication (18a de Junio 2010). Arkivita el la originalo je 17a de Junio 2012. Alirita 11a de Februaro 2012.
  27. (1990) “UNDP - World Bank - WHO Special Programme for Research and Training in Tropical Diseases (TDR)”, Tropical Diseases. TDR-CTD/HH 90.1. Alirita 11 Julio 2021.. 
  28. Division of Control of Tropical Disease. (1996) Criteria for the Certification of Dracunculiasis Eradication. Geneva: World Health Organization. [WHO reference:WHO/FIL/96.187 Rev.1].
  29. World Health Day: Safe Motherhood. WHO (7a de Aprilo 1998). Arkivita el la originalo je 17a de Junio 2012. Alirita 31 March 2012.
  30. Zimbabwe launches world's 1st AIDS training package (4 October 2006). Arkivita el la originalo je 5a de Oktobro 2009. Alirita 16a de Januaro 2012.
  31. Ebola then and now: Eight lessons from West Africa that were applied in the Democratic Republic of the Congo (angle). Alirita 2021-10-12.
  32. Claude Piron (1992) "Communication linguistique, A la recherche d'une dimension mondiale", Parizo: SAT-Amikaro), paĝo 8 (28-a MOS-Asembleo, dokumento A28/50 kaj Oficialaj Aktoj, n-ro 223, Ap. 5)
  33. "Modernizing the WHO Headquarters in Geneva" (PDF). who.int. Arkivita (PDF) el la originalo la 12an de Aprilo 2019. Alirita la 13an de Oktobro 2021.
  34. "Design contest opens for World Health Organisation headquarters". Architects Journal. Arkivita el la originalo la 13an de Decembro 2017. Alirita la 13an de Oktobro 2021.
  35. [1] (el Retarkivo {{{1}}})
  36. . Agreements with Other Intergovernmental Organizations (PDF). Alirita 7a Majo 2012.
  37. . Appeal by Health Professionals for Independence of the World Health Organization. Alirita 19a Aprilo 2011.
  38. . Open letter on the WHO/IAEA Agreement of 1959. Alirita 19a Aprilo 2011.
  39. World Health Organization kaj Atomic Agency. Activist Magazine (3a Junio 2007). Alirita 27a Marto 2012. Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine
  40. Vatican: condoms don't stop Aids. The Guardian (9a Oktobro 2003).
  41. Pope claims condoms could make African Aids crisis worse. The Guardian (17a Marto 2009). Alirita 31a Marto 2012.
  42. "World Health Assembly: Pope Benedict "wrong"", Google News, 21a Marto 2009. Kontrolita 31a Marto 2012.
  43. . Gates Foundation's Influence Criticized. The New York Times (16a Februaro 2008). Alirita 9a Februaro 2012.
  44. Report of a Joint FAO/WHO Consultation. Diet, nutrition and the prevention of chronic diseases. Geneva: World Health Organization; 2003 (WHO Technical Report Series 916).
  45. (2003) “Sugar revisited – again”, Bulletin of the World Health Organization (pdf) 81. 
  46. BBC News: WHO: Daily sugar intake 'should be halved'.

Eksteraj ligilojRedakti