Listo de esencaj medikamentoj de la Monda Organizaĵo pri Sano

dokumento eldonita de la Monda Organizaĵo pri Sano; enhavas medikamentojn konsideratajn kiel plej efikajn; enhavas entute 433 medikamentoj je la 20-a eldono (je 2017)

La Modela listo de esencaj medikamentoj de MOS aŭ plennome Modela listo de esencaj medikamentoj de la Monda Organizaĵo pri Sano - angle WHO Model List of Essential Medicines, alinome Essential Medicines ListEML, hispane Medicamentos esenciales de la Organización Mundial de la Salud, ruse Примерный перечень ВОЗ основных лекарственных средств, ĉine 世界卫生组织基本药物标准清单 - publikigita de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS), enhavas la medikamentojn konsideratajn kiel plej efikajn kaj sekurajn por plenumi la plej gravajn bezonojn en sansistemo.[1] La listo estas ofte uzata de landoj por helpi ellabori siajn proprajn lokajn listojn de esencaj medikamentoj.[1] Ĝis 2016, pli ol 155 landoj kreis naciajn listojn de esencaj medikamentoj surbaze de la modelo de la tutmonda listo. Ĉi tio inkluzivas landojn kaj en la evoluinta kaj evolua mondo.[1][2] La listo enhavas entute 433 medikamentojn laŭ la 20-a eldono de 2017.

Mondmapo kun la vortoj "40 jaroj de la modellisto de esencaj medikamentoj 1977–2017"
2017 markis la 40-an datrevenon de la modela listo

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 artikolo "esencaj medikamentoj" de la Monda Organizaĵo pri Sano, angle, arkivigite je stato de oktobro 2008
  2. “Komparo de esencaj medikamentaj listoj en 137 landoj”, Bulteno de MOS 97 (6), p. 394–404C. doi:10.2471/BLT.18.222448.  (junio 2019, angle, arabe, ĉine, france, hispane kaj ruse)