George Brock CHISHOLM (18a de Majo 1896 – 4a de Februaro 1971) estis kanada psikiatro, kuracisto, veterano de la Unua Mondmilito, kaj la unua ĝenerala direktoro de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS, WHO). Li havis altajn postenojn, ricevis omaĝojn kaj premiojn, kiel la Ordeno de Kanado, la Ordeno de la Brita Imperio, la Militkruco, kaj la Efficiency Decoration.[1][2][3][4][5][6][7]

Brock Chisholm
Persona informo
Naskiĝo 18-an de majo 1896 (1896-05-18)
en Oakville
Morto 4-an de februaro 1971 (1971-02-04) (74-jaraĝa)
en Viktorio
Ŝtataneco Kanado
Alma mater Universitato de TorontoUniversitato Yale
Okupo
Okupo psikiatro • politikisto
vdr

En 1915 li luktis en la Unua Mondmilito, atingis rangon de kapitano, estis vundita kaj revenis hejmen en 1917.[1][3][4][5][6] Post la milito, Chisholm pluigis sian klinon al medicino, kaj iĝis MD el la Universitato de Toronto ĉirkaŭ 1924, post kio li praktikis en Anglio, kie li specialiĝis en psikiatrio. Post ses jaroj en privata praktiko en sia naskoloko Oakville, li studis en la Yale Universitato kie li specialiĝis en mensa sano de infanoj. Dum tiu tempo, Chisholm disvolvis sian rigardon, ke infanoj estu edukitaj en "intelekte libera medio" plej eble, sendepende de la antaŭjuĝoj kaj tendencoj (politikaj, moralaj kaj religiaj) de iliaj gepatroj.[1][4][5]

Je la Dua Mondmilito, Chisholm rapide elstariĝis en la kanadaj militistaro kaj funkciularo. Li aliĝis al la miltklopodoj kiel psikiatro kiu temis pri la psikologiaj aspektoj de la soldata trejnado, antaŭ esti Ĝenerala Direktoro de Medicinaj Servoj, nome la plej alta posteno ene de la medicinaj rangoj de la Kanada Armeo. Li estis la unua psikiatro kiu atingis la pinton de la medicinaj rangojn de iu armeo en la mondo.[1][3][4][5][6] En 1944, la Kanada Registaro kreis la postenon de Deputita Ministro pro Sano. Chisholm estis la unua persono kiu okupis la postenon kaj tenis ĝin ĝis 1946.[1][3][4][5][6]

En 1946, Chisholm iĝis plenum-sekretario de laProvizora Komisiono de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS, WHO), kun sidejo en Ĝenevo, Svisio. La MOS estis sukcedanto de la Sanorganizo de la Ligo de Nacioj. En Aprilo 1948, Chisholm iĝis la unua Ĝenerala Direktoro per 46–2 voĉdonado. Malakceptante re-elekton, li okupis la postenon ĝis 1953, dum kiu la MOS frontis sukcese epidemion de ĥolero en Egiptio, aperojn de malario en Grekio kaj Sardio, kaj enkondukis epidemi-avertajn servojn por ŝipoj en la maro.[1][2][3][4][5][6]

Verkoj redakti

  • Social responsibility, and three memorial papers by Gordon W. Allport (New York: Association Press, 1948)
  • World health problems. Barriers to world health (New York: Carnegie Endowment for International Peace, 1953)
  • Nations are learning to live together (Vancouver: University of British Columbia, 1954)
  • Prescription for survival (New York: Columbia University Press, 1957)
  • Can people learn to learn? How to know each other (New York: Harper, 1958)

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 "Dr. Brock Chisholm, Former W.H.O. Head, Dies", New York Times, 5a de Februaro 1971. Kontrolita 19a de Novembro 2017.
  2. 2,0 2,1 Former Director-General: Dr Brock Chisholm, Director-General. World Health Organization. Alirita 19a de Novembro 2017.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Director-General's Office: Dr George Brock Chisholm. World Health Organization. Alirita 19a de Novembro 2017.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 Brock Chisholm. Historica Canada. Alirita 19a de Novembro 2017.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 Chisholm, Brock (1896–1971). Harvard Square Library (2012-07-28). Alirita 19a de Novembro 2017.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 (1 April 1971) “George Brock Chisholm – 1896-1971”, Canadian Psychiatric Association Journal 16 (2), p. 166. doi:10.1177/070674377101600212. 
  7. Farley, John. (1a de Januaro 2009) Brock Chisholm, the World Health Organization, and the Cold War. UBC Press, p. 63 (subversive). ISBN 9780774858403.