Brucelozo

homa kaj besta malsano

La brucelozo, nomita ankaŭ febro de Malto, mediteranea febro, ondofebro aŭ malsano de Bang, estas infekta malsano de tutmonda distribuado, produktita de bakterioj de la genro Brucella, kiu atakas kelkajn speciojn de mamuloj, inter kiuj estas homoj, en kiuj ĝi produktas nespecifan febrosimptoman kadron.

Ĝi devas estis nekonfuzita kun la familia mediteranea febro, nome genetika malsano el tiuj nomitaj "raraj" kiu konstituas la plej oftan el la meminflamaj sindromoj.

Anstataŭe la brucelozo suferigas ĉefe personojn kiuj laboras aŭ ĉeestas kun animaloj aŭ infektitaj produktoj.[1]

Inter mamuloj kiuj povas eksuferi la malsanon estas kelkaj kiuj havas altan ekonomian gravon, kiel okazas ĉe brutobredado de ekzemple bovoj, ĉevaloj, porkoj, ŝafoj kaj kaproj, same kiel ankaŭ aliaj proksimaj naturaj specioj.

Notoj redakti

  1. Fernández Camacho, Eddy; Gómez Villalobos, Fernando (2009). «Brucelosis. (Revisión bibliográfica)». Revista médica de Costa Rica y Centroamérica (Costa Rica) 67 (590): 399-404. Konsultita la 1an de Oktobro 2013.