Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Enciclopèdic [Enciklopedia] estas la jara publikigaĵo de la barcelona kultura asocio Ateneu Enciclopèdic Popular.

Ĝi enhavas artikolojn pri historiaj kaj nuntempaj kulturaj, politikaj kaj sociaj temoj en la hispana kaj en la kataluna, kaj foje ankaŭ en Esperanto. La numero de 2018 de Enciclopèdic prezentis aron da kontribuoj pri la hispana transiro el liberecana perspektivo. La numero 42, publikigita en 2019 inkludas tekston de Xavi Alcalde en la internacia lingvo pri la Striko de La Kanada en 1919. Per tiu striko la laboristoj atingis per la unua fojo la 8-horan labortagon en Hispanio.

Bibliografio redakti

  • Aisa Pàmpols, Ferran (2000), Ateneu Enciclopèdic Popular (1902-1999). Una història de Barcelona, Barcelona: Lallevir SL/Virus editorial. (ISBN 84-931045-0-7)

Eksteraj ligiloj redakti