Encinas de Esgueva

Encinas de Esgueva [enzinas desGEba] estas municipo en la nordoriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Valle del Esgueva (Valo de Esgeva) en la nordoriento de la provinco. Encinas de Esgueva estas etimologie komprenebla kiel Anzinoj de Esgeva.

Encinas de Esgueva
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47186
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 213  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 45′ N, 4° 6′ U (mapo)41.757005-4.103549Koordinatoj: 41° 45′ N, 4° 6′ U (mapo) [+]
Alto 828 m [+]
Areo 31 km² (3 100 ha) [+]
Encinas de Esgueva (Provinco Valadolido)
Encinas de Esgueva (Provinco Valadolido)
DEC
Encinas de Esgueva
Encinas de Esgueva
Situo de Encinas de Esgueva
Encinas de Esgueva (Hispanio)
Encinas de Esgueva (Hispanio)
DEC
Encinas de Esgueva
Encinas de Esgueva
Situo de Encinas de Esgueva

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Encinas de Esgueva [+]
vdr
Encinas de Esgueva en la provinco Valadolido.
La Valle del Esgueva de la provinco Valadolido, ruĝe, nordoriente.
La kastelo.
Pejzaĝo.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 31,08 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 221 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono. Ĝi distas 56 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas angule kun la provincoj Palencio kaj Burgoso kaj precize kun municipoj Pesquera de Duero, Peñafiel, San Llorente, Roa kaj Canillas de Esgueva. Ĝia municipa teritorio estas trapasata de la rivero Esgueva.

Historio redakti

Estas restaĵoj de vakceoj. En Mezepoko okazis reloĝado eble ĉirkaŭ la 9-a jarcento. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. La unua dokumentita mencio datas de la 11-a jarcento, pri konstruado de fortikaĵo ĉe tio kio estis tiam landlimo inter la regnoj Kastilio kaj Leono. Ĝi apartenis al la komunumaro merindad de Cerrato kaj estis posedo de diversaj nobeloj, inter kiuj Estefanía Armengol en la 12-a jarcento aŭ la duko de Béjar, Diego López de Zúñiga, kiu en 1394 ekkonstruis la kastelon.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, kaj beto) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). Gravas proksima akvorezervejo.

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la kvartura kastelo, la trinava gotika preĝejo de la 15a-16a jarcentoj kun platereska retablo kaj iama juda kvartalo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti