Endre Barabás (inĝeniero)
BARABÁS Endre (pro. baraba:ŝ) estas rumania hungara prikemia inĝeniero naskita en Mediaș la 28-an de decembro 1940.
Biografio redakti
Endre Barabás diplomiĝis en Bukareŝto kiel prikemia inĝeniero; li laboris tie (1962-72), poste en Kluĵo en la instituto de kemio kiel esplorinĝeniero. En 1962 aperis lia studo en revuo Chemistry & Industry en Londono, en 1964 en Korunk. En 1969-70 li gvidis la rubrikon Tudományos figyelő de Ifjúmunkás. Li estis kunredaktoro kaj hungara tradukisto de libro en rumana lingvo A kémiai kód (1975)
Volumo redakti
- A számítógép (1978).