CSIKI Endre [ĉIki] estis hungara komponisto naskita en Koloĵvaro la 1-a de decembro 1888 kaj mortinta Kluĵo la 11-an de januaro 1949.

Csíki Endre, Mitropa Cup 2019

Biografio redakti

Endre Csiki studis en Koloĵvaro kaj Budapeŝto, kie ekde 1912 li estis lernanto de Leó Weiner. En 1914-1915 li estis kapelestro en Budapeŝto kaj provincaj teatroj. Ekde 1919 li estis muzikinstruisto en Dés. Li priokupiĝis la esploradon de problemoj pri muzikteorio, aŭdfizilogio kaj psikologio. Li muzikigis la poemojn de Zsolt Harsányi, Dezső Kosztolányi kaj aliaj poetoj. Liaj poemoj, noveloj, artikoloj aperis en la gazetoj Haladás, Erdélyi Szemle kaj Napkelet.

Komponaĵoj ĉefaj redakti

  • A cigány (akompanmuziko al popolteatraĵo de Ede Szigligeti, 1935);
  • Idahegyi pásztorok (akompanmuziko al versdramo de Lajos Áprily, 1938; el tiu li komponis ankaŭ orkestran sviton en 1939.

Literaturo redakti

  • Lakatos István: Cs. E. zeneszerző halálára (Világosság, 1949. jan. 12.

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi lexikon
  • [1]