Enketa juĝisto en Francio
Enketa juĝisto estas, en Francio, magistrato komisiita pri enketado[1] kulpiga kaj senkulpiga en la justicaj enketadoj. Li ne povas submeti al si juĝaferon kaj povas enketi nur en la limo de la submetita juĝafero, tiu limo estas decidita de la respublika prokuroro, eĉ se la persekutado ekestis pro peto de viktimo.
Enketa juĝisto en Francio | |
---|---|
Li povas peti helpon de oficistoj de justica polico por efektivigi enketajn aktojn de donante al ili demandan komision. Li enketas kulpige kaj senkulpige kunlabore kun la prokuroro de la Respubliko kaj policaj, jurmedicinaj kaj jurekspertizaj servoj, kaj decidas pri la aktopetoj de la defendaj advokatoj aŭ de la civila partio. Se lia enketo kolektas sufixajn kulpigojn pri iuj persekutaj temoj, li redaktas decidon pri transdono al puntribunalo. se ne, li redaktas decidon de transdona neutileco. Plej multaj decidoj en kompleksaj aferoj estas ambaŭaj (parta transdono aŭ netransdono) kaj okazas pli kaj pli ofte laŭ progreso de la enketado.
La rolo de enketa juĝisto en la franca justica proceduro redakti
Principo redakti
La enketa juĝisto estas komisiita pri faro de « ĉiuj aktoj utilaj por montro de vereco ». Konkrete, lia komisio estas do enketi, kio eble finĝos per juĝo.
Submeto redakti
Juĝisto ne decidas enketi. Nur la socidefenda magistrataro aŭ viktimo kiu konstituis sin civila partio povas submeti aferon al enketa juĝisto.
Notoj kaj referencoj redakti
- ↑ Li laboras antaŭ ebla punproceso por arigi ĉiujn elementojn necesajn por decidi ĉu la akuzaĵoj sufiĉas por ke ili estu juĝataj
Bibliografio redakti
- Michel Deléan, Qui veut la mort du juge d'instruction ?, eld. "Les carnets de l'Info", 2007 (ISBN 2-916628-06-1).
Vidu ankaŭ redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- france Métiers kaj concours : le juge d'instruction Arkivigite je 2013-06-25 per la retarkivo Wayback Machine - Ministerio pri justico, 30-a de oktobro 2007
- france Enketa juĝisto Arkivigite je 2008-10-02 per la retarkivo Wayback Machine - interretejo "service-public.fr"
- france Difinoj kaj metodoj : la enketa juĝisto - Insee
- france Enketa juĝisto Arkivigite je 2015-04-02 per la retarkivo Wayback Machine - interretejo "JurisPedia"