Enkonduko en la principojn de moralo kaj leĝofarado

Enkonduko en la principojn de moralo kaj leĝofarado (angle An Introduction to the Principles of Morals and Legislation) estas libro de la angla filozofo kaj juristo Jeremy Bentham "origine presita en 1780, kaj unue publikigita en 1789."[1] Ĝi estas "la plej grava teoria verko" de Bentham[2]. En ĝi li evoluigis por la unua fojo en ampleksa libro la teorion de utilismo.

Enkonduko en la principojn de moralo kaj leĝofarado
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Jeremy Bentham
Lingvoj
Eldonado
Eldondato 1789
vdr

Resumo redakti

Bentham estis la unua fama filozofo, kiu evoluigis kaj defendis utilisman teorio de etiko. Same kiel John Stuart Mill, kiun li forte influis, Bentham kredis, ke feliĉo aŭ alivorte plezuro estas la sola afero, kiu estas bona en si mem. Li kredis ankaŭ ke homoj estas pro naturo motivataj ununure de la deziro de plezuro ("psikologia hedonismo), kaj ke ili etike devas maksimumigi plezuron ("etika hedonismo"). En La principoj de moralo kaj leĝofarado, Bentham celas determini, kia estus leĝaro konstruita sur pure utilisma bazo. Por tio li zorge elfaras analizojn de la diversaj specoj de plezuroj kaj doloroj; la fontoj de plezuro kaj doloro; la maniero mezuri plezurojn kaj dolorojn; la eroj de homaj agoj, kiuj rilatas al moralo kaj juro; la negativaj sekvoj de damaĝaj agoj; kondutoj nepunindaj; kaj la disklasifiko de ofendoj.

Ĉi tiu libro enhavas kelkajn el la plej konataj citaĵoj de Bentham. En Ĉapitro 1, "Pri la utilprincipo", estas lia aserto, ke agoj estas motivataj de la deziro de plezuro kaj pravigataj de sia eventuala estigo de plezuro: "Naturo metis la homaron sub la rego de du suverenaj mastroj, doloro kaj plezuro. Por ili solaj estas la indikado, kion ni faru, kiel ankaŭ la determinado, kion ni faros."[3]

Noto al ĉapitro 17, "Pri la limoj de la puna branĉo de juro", faras fruan apogdeklaron al la ideo, ke la interesoj de nehomaj bestoj havas moralan gravon:

"Estis tago, kaj mi malĝojas diri, ke en multaj lokoj ĝi ankoraŭ ne pasis, en kiu la pliparto de la specio, sub la nomo "sklavoj", estis traktata de la leĝo sur precize la sama nivelo kiel en Anglujo, ekzemple, la malsuperaj rasoj de bestoj plu estas. La tago eble venos, kiam la cetera besta kreitaro akiros tiujn rajtojn, kiujn oni neniam estus povinta reteni de ili, krom per la mano de tiraneco. La francoj jam malkovris, ke la nigreco de la haŭto estas nenia pravigo, ke homo estu fordonita senreparacie en la manon de turmentonto. Eble iam ankaŭ ekkoniĝos, ke la multeco de la kruroj, la harhavo de la haŭto, aŭ la finiĝoformo de la sakro estas pravigoj egale malsufiĉaj por fordoni sentan estulon en la saman sorton. Kio alia estas, kiu devus desegni la netransireblan linion? Ĉu la kapablo rezonadi, aŭ eble la kapablo paroladi? Sed plenkreska ĉevalo aŭ hundo estas preter komparo pli racia, kaj ankaŭ pli parola besto, ol unutaga aŭ unusemajna aŭ eĉ unumonata bebo. Sed imagu, ke la okazo ne estus tia - kio sekvus? La demando ne estas, Ĉu ili povas rezoni? nek Ĉu ili povas paroli? sed Ĉu ili povas suferi?"[4]

La Enkonduko ankaŭ enhavas la faman priskribon de la "feliĉiga (aŭ plezura) kalkulo" - lia proponita metodo determini, kiu estonta agaro produktos la plej grandan superon de plezuro super doloro. Laŭ Bentham, sep faktoroj estas enkalkulendaj en la takso de plezuro aŭ doloro: la intenseco, la daŭro, la certeco, la proksimeco, la fekundeco (t.e. la emo produkti pluajn plezurojn aŭ dolorojn), la pureco (t.e. ĉu ĝi estas pure plezura aŭ dolora, aŭ miksita kun sia malo), kaj la vasteco (t.e. la multeco de la personoj, al kiuj ĝi efikos).[5]

Referencoj redakti

  1. Introduction to the Principles of Morals and Legislation. UCL Bentham Project. Alirita 26-a de majo 2017. [rompita ligilo]
  2. Jeremy Bentham. Internet Encyclopedia of Philosophy. Alirita May 26, 2017.
  3. Jeremey Bentham, An Introduction to the Principles of Morals and Legislation. New York: Hafner Publishing Co., 1948, p. 1.
  4. Bentham, Introduction, pp. 310-11n.1.
  5. Bentham, Introduction, pp. 29-31.

Literaturo redakti

  • James E. Crimmins, "Jeremy Bentham," Stanford Encyclopedia of Philosophy, https://plato.stanford.edu/entries/bentham/.
  • Gerald J. Postema, Bentham and the Common Law Tradition. Oxford Oxford University Press, 1986.
  • H.L.A. Hart, Essays on Bentham. Oxford: Clarendon Press, 1982.

Eksteraj ligiloj redakti