Miksusklo

speciala maniero skribi uzante majusklajn literojn ene de vortoj inter minuskloj por certaj celoj (ekzemple por videbligi vortlimojn post kunigo de pluraj vortoj al unu signoĉeno)
(Alidirektita el Envorta majusklo)

Miks-uskloenvorta majusklo, respektive kamelUskleco (angle camelCase) estas usklo karakterizata de uzo de majusklo(j) post minusklo(j), kutime en vorto kunmetita el diversaj eroj, sen ke ligostreko aŭ antaŭa spaco dividus la majusklon disde la antaŭa litero respektive vortero. En pluraj naciaj lingvoj la fenomeno havas simile priskriban nomon kiel en Esperanto — en la angla oni kutime nomas la fenomenon "CamelCase", do "kamela usklo", ĉar vorto kun aldona vortomeza majusklo aspektas iom kiel kamelo kun ondiĝanta dorsa silueto de du ĝiboj.

kamelUskleco
la portebla MP3-ludilo iPod de la firmao Apple, ekzemplo de envorta majusklo

Uzado de miksusklaj nomoj estas kutimo aŭ eĉ normo en diversaj programlingvoj, programaraj bibliotekoj, vikioj ktp.

En la komunlingva Esperanto miksusklo aperas precipe en sigloj: «AdE» (Akademio de Esperanto), «OkSEJT» (Okcident-Sovetia Esperantista Junulara Tendaro). Fojfoje ĝi videblas en nomoj sen esperantigo transprenitaj el aliaj lingvoj en Esperanton — plej ofte personaj nomoj, personaj pseŭdonimoj kiel tiu de la kantistino Lady GaGa, aŭ varmarkaj nomoj kiel ekzemple la portebla MP3-ludilo iPod de la firmao Apple. Tiu ekzemplo, tutekzakte, en la angla lingvo fakte devus nomiĝi DromedaryCase, do "dromedara usklo", ĉar ĝi ne havas vortokomencan, sed nur envortan majusklon, do kiel dromedaro nur havas unu ĝibon.

Tute kutimaj envortaj majuskloj tamen estas en mallongigaj formuloj, ekzemple en kemiaj formuloj kiel NaCl por natria klorido.