Malfermi la ĉefan menuon
Kadmo venkas la Drakon, pentraĵo de Hendrik Goltzius (1573-1617). Post mortigi tiun monstran serpenton, la teba heroo semis ĝiajn dentojn, laŭ konsilo de Ateno.

Laŭ la helena mitologio, la Ismena Drako (el la greka Δρακων Ισμενιος), Eonia Drako (Δρακων Αιωνιος) aŭ Drako de Areso, estis giganta serpento kiu gardis la sakralan fonton de Ismeno, proksime al Tebo. Ĝi estis konsekrita al Areso, kaj kelkaj rakontoj asertas ke ĝi eĉ estis filo de tiu militema dio[1].

Enhavo

Kadmo kaj la Ismena DrakoRedakti

Ĉe la fino de la Heroa epoko[2], kaj pro instigo de la orakolo de Delfo, la fenica heroo Kadmo rezignis plu serĉi sian fratinon (kiu estis forkaptita de Zeŭso) kaj sekvis bovinon celante fondi novan urbon en la loko kie ĝi kuŝos por ripozi[3]. Ĵusalveninte en Beotio, la bruto tion faris, kaj Kadmo klopodis oferi ĝin al la gedioj, kaj specife al Ateno, nepra rito por fondi setlejon. Do, li sendis kelkajn akompanantojn siajn serĉi la akvon bezonatan por tiu oferado. Sed la plej proksima fonto estis tiu Ismena (nomiĝinta DirkoKastalio en alternativaj versioj), kiu estis gardita de tia terura monstro.

 
Peizaĵo kun Kadmo mortiganta la drakon, pentraĵo de Francesco Zuccarelli (ĉ. 1765).

La drako surprizigis kaj mortigis multajn soldatojn de Kadmo, unu post la alia. Kiam la heroo venis serĉi ilin, komenciĝis batalado kun la serpento, kiun Kadmo mortigis ĉu perglave ĉu ĵetante pezan ŝtonon sur ĝia kapo[4]. Pro tio, Kadmo akiris la eternan malamon de la dio Areso. Li punis la drak-mortiginton per sklava servado al li dum unu eterna jaro (tio estas, ok naturaj jaroj), sed post plenumi tiun pentofaron, Kadmo ricevis kompenson: la gedioj edzinigis al li Harmonion, filino de Areso kaj Afrodito[5]. Tamen, Kadmo kaj sia edzino ne liberiĝis de la dia malamo, ĉar ili estis metamorfoziitaj en serpentojn ĉe la fino de siaj vivoj, pune pro la sakrilegia ago de Kadmo.

Antaŭe, kaj venĝeme pro la morto de sia filo, Areso ordonis Kadmon semi la dentojn de la Ismena Drako, kvankam laŭ la plimulto de la versioj Kadmo tion faris laŭ konsilo de Ateno. Tuj post la semado, armitaj kaj militemaj soldatoj, la tiel nomataj spartoj («semitaj homoj»), spruĉis unu post la alia el la sulketo. Kadmo sentis sin minacita de ili, sed la diino konsilis lin ĵeti ŝtonon inter la ĵusnaskitaj aŭtoktonoj. Ili kulpigis unu la alian pri la ŝtonbato kaj ekbatalis inter si ĝis kiam nur kvin el ili restis[6]. Fine, ankaŭ pro la interveno de Ateno, la spartoj restis je la dispono de Kadmo, kaj helpis lin konstrui la novan urbon. Laŭ Paŭzanio, la ĝusta loko kie Kadmo mortigis la drakon kaj subterigis ĝiajn dentojn montreblis en historiaj epokoj, proksime al unu el la tebaj pordegoj[7].

 
Kadmo kaj la Ismena Drako, sur ruĝ-figura kratero trovita en Kampanio (350-340 a.K.). Luvro.

El tiuj semitaj homoj devenis altranga nobela familio en Tebo[8], kies emblemo estis ĝuste figuro de la drako mortigita de Kadmo. Verŝajne, ĉiu membro de tiu dinastio havis surhaŭtan makulon serpentforman[9].

La dentoj de la Ismena Drako en KolĉidoRedakti

Laŭ Ferecido, Ateno aŭ Areso donis al Kadmo nur la duonon de la dentaro de la ĵusvenkita drako. La alia duono estis semita fare de Jasono en Kolĉido, apud la Nigra maro. Eeto, reĝo de tiu ekzotika lando, ricevis tiujn dentojn[10] kaj klopodis eviti ke la estro de la argonaŭtoj akiru la oran ŝaffelon, do li ordonis al li plenumi du verŝajne mortigajn provojn[11]: jugi du bronzajn oksojn kiuj elspiris fajron, kaj sulki kamparon per ili. Poste Jasono devus semi la dentojn de la drako, kiujn Eeto donis al li. Medeo helpis lin plenumi tiujn provojn: ŝi donacis al li ungventon fajro-protekantan, do li sukcesis jugi la bestojn kaj sulkadi per ili[12].

Poste, kiam Jasono semis la dentojn, okazis ĝuste la samo kiel antaŭe en Tebo: el la dentoj spruĉis armitaj soldatoj, kiuj mortigis unu la alian kiam Jasono ĵetis ŝtonon inter ili, laŭ konsilo de Medeo[13]. Tamen troviĝas versioj laŭ kiuj tiuj soldatoj naskiĝis ne de la dentoj de la Ismena Drako, sed de tiu, kiu gardis la oran ŝaffelon en Kolĉido.

Eksteraj ligilojRedakti

Notoj kaj referencojRedakti

  1. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko.
  2. Tiu evento okazus plimalpli ducent jarojn antaŭ la Troja milito.
  3. Timothy Gantz. Early Greek Myth, paĝ. 467. Eld. Johns Hopkins University Press, Baltimore, 1993.
  4. Nono. Dionizaj, 4.352-5.6.
  5. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.4.
  6. Ovidio. Metamorfozoj, 3.126.
  7. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 9.10.1.
  8. Ovidio. Metamorfozoj, 3.531 kaj sekv.
  9. Higeno. Fabloj, 72.
  10. Timothy Gantz. Early Greek Myth, paĝ. 468. Eld. Johns Hopkins University Press, Baltimore, 1993.
  11. Ferecido. 3F22.
  12. Apolonio el Rodiso. Argonaŭtaj, 3.493 kaj sekv.
  13. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.128-131.