Malfermi la ĉefan menuon
Europe20000ya.png

La Epigraveto (el la greka: epi "super" Graveto) estis unu el la lastaj industrioj kaj kulturoj arkeologiaj de la Eŭropa Malfrua Paleolitiko. Ĝi aperis post la Lasta Glacia Maksimumo ĉirkaŭ 21,000 AN kaj estas konsiderata kiel kultura derivaĵo de la graveta kulturo. Komence nomita Malfrugravetio en 1964 de Georges Laplace pri referenco al pluraj litaj industrioj, eltrovitaj en Italio, ĝi poste estis renomita por pli bone substreki ĝian sendependan karakteron.

Tri subfazoj, la Frua Epigraveto (20,000 ĝis 16,000 AN), la Evoluiĝinta Epigraveto (16,000 ĝis 14,000 AN) kaj la Lasta Epigraveto (14,000 ĝis 8,000 AN), estis establitaj, kiuj estis plue subdividitaj kaj reklasifikitaj. En ĉi tiu senso, la Epigraveto estas simple la Graveto post 21.000 AN, kiam la Solutreo anstataŭis la Graveton en plej parto de Francio kaj Hispanio.

Pluraj Epigravetaj kulturaj centroj ekestis samtempe post 22.000 jaroj en Eŭropo. Ĉi tiuj etendiĝas tra suda, centra kaj plej orienta Eŭropo, inkluzive sudokcidentan Francion, Italion, Balkanon, Kaŭkazon, Ukrainion kaj Okcidentan Rusion ĝis la bordoj de la rivero Volgo.

Ĝia litika komplekso unue estis dokumentita en multaj lokoj en Italio. Granda geografia kaj loka variado ĉeestas, tamen ĉiuj lokoj estas karakterizitaj per la supereco de mikrolitoj.

La Epigraveto estas la lasta stadio de la Malfrua Paleolitiko sukcedita de la mezolitikaj kulturoj post 10,000 AN.