Erika Gergely

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

GERGELY Erika (gergej) estas rumanuja hungara pentristino naskita en Târgu Mureş la 27-an de marto 1957.

Erika Gergely
Persona informo
Naskiĝo 27-an de marto 1957 (1957-03-27) (67-jaraĝa)
en Târgu Mureș
Okupo
Okupo pentristo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Biografio

redakti

Erika Gergely finis en 1976 la belartan sekcion de muzika kaj arta mezlernejo de sia naskiĝurbo. Inter 1979-83 ŝi studis en la Belarta Altlernejo Ion Andreescu de Kluĵo. Ŝi instruis en Livada (Satu Mare) (1983-90), ekde 1990 en Gorneşti. Ŝi esprimas vivsentojn, animstatojn pere de metafizikaj pentraĵoj (Pupoj serio; mezepokaj urbobildoj, pejzaĝoj riverbordaj).

Ekspozicioj

redakti
  • 1983 - Kluĵo (grupa);
  • 1985 • Satu Mare (individua).

Literaturo

redakti