Erikejo Bodmin estas arbustetaro en nordorienta Kornvalo, Anglio. Ĝi grandas 208 kvadratan kilometrojn.

The Cheesewring, granita montpinteto sur Erikejo Bodmin

La subgrunda roko estas granito, kaj sur la erikejo staras imponaj granitaj pintmontetoj. Al multe da la erikejo mankas natura drenado, kaj tial estas grandaj areoj da marĉoj kiuj sekiĝas nur dum tre varmaj kaj senpluvaj someroj. La resto de la erikejo aŭ kovriĝas per eriko kaj aliaj malaltaj vegetaĵoj aŭ servis kiel paŝtejoj.

Sur la sudaj deklivoj de la erikejo troveblas Dozmary Pool, la sola natura enlanda lago de Kornvalo: tie, laŭ iuj versioj de la legendoj pri Reĝo Arturo, Arturo ricevis la glavon Excalibur, kaj tien Bedivere reĵetis ĝin post la morto de Arturo.

Erikejo Bodmin estas la fonto de pluraj gravaj riveroj de Kornvalo, inter kiuj Rivero Fowey kaj Rivero Camel.

Sur la erikejo situas akvotenejoj kiuj provizas per akvo multe da la kornvalaj loĝantoj.

Prahistoriaj restaĵoj videblas sur la erikejo, inter kiuj megalito monumento la "halo de Reĝo Arturo".

La Halo de Reĝo Arturo, megalita monumento
Brown Willy, monto de Erikejo Bodmin