Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.


La Ermitejo "Yérzol" situas en la municipo Orés, iom pli ol 6 km for de la urbeto, en direkto sud-sudokcidenta. Ĝi apartenas al la komarko Cinco Villas, en la provinco Zaragozo, en la historia hispana regiono Aragono.

Ermitejo Yérzol
Administrado
Demografio
Geografio
vdr

Geografio redakti

La ermitejo situas en intermonta valo de la rivero "Orés", kaj ĝia alteco sur la mara nivelo estas proksimume je 500 m.

Tradicio redakti

Laŭ legenda tradicio, la Virgulino Maria aperis dufoje al dekdujara knabo, kiu estis paŝtisto. Kiam la homoj de la loko trovis sin ĉe la loko de la aperoj (roko en Val de Siera, proksimume je 6 km de la loko), ili trovis ĉizitan bildon de la Virgulino kaj starigis kapelon super la roko por honori ĝin, kie la ermitejo poste estis konstruita. [1]

Historio redakti

La dato, en kiu la primitiva ermitejo estis konstruita ne estas konata, sed en 1808 ĝi estis pligrandigita, ĝis ĝi havis la nunajn dimensiojn. [2]

Ĝis 1985 li havis ermiton. La lasta estis Santiago Soro Apillouelo, el Luna, kiu loĝis en proksima domo, sed la 17-an de marto 1985, li havis la malfeliĉon morti per forbruligo en fajro de sia hejmo, kiam li estis 71-jara. [3]

Priskribo redakti

Ĝi estas alta kaj majesta ermitejo situanta sur roka konglomerato en "Val de Siera", konstruita laŭ baroka stilo, sed kun romanikaj restaĵoj. [3]

La ermitejo estas 16 metrojn longa, 6 metrojn larĝa kaj 4 metrojn alta. Ĝi situas ĉirkaŭ tri metrojn alta sur roko, kiu altiĝas super la ĉirkaŭa tereno. [2]

Ĉizita bildo redakti

La bildo de la Virgulino "Yérzol" estas ligna skulptaĵo 66 cm alta. Estas tradicio, ke la ĉizita bildo estas vestita per silkaj manteloj donacitaj de la fideluloj. Kvankam ĝi estis tradicie konservita en la ermitejo mem, kie ekzistis ermito, ekde 1985 la bildo estas konservita en la paroĥa preĝejo "Sankta Johano Baptisto" el Orés.

Pilgrimadoj redakti

Ĉiujare ĝi kunvenigas devotulojn de proksimaj urbetoj dum la tago de Sankta Georgo, la 23-an de aprilo. La dua dimanĉo de aŭgusto la homoj el Orés festas sian propran pilgrimadon al la ermitejo de la Virgulino "Yérzol", kaj la urbodomo disdonas panon kaj vinon al ĉiuj ĉeestantoj. Ĉi tiu tradicio devenas de tempoj antaŭ 1834, kiam la urbeto Orés ekhavis propran municipon, kaj ĝia aparteno al la municipo Luesia ĉesis. [3]

En la du datoj de la pilgrimado, la ĉizita bildo de la Virgulino "Yérzol" estas portata de la preĝejo "San Juan Bautista" (Sankta Johano Baptisto) el Orés ĝis la ermitejo, (malsuprenirante ĉirkaŭ 125 m, dum la 6 km de la itinero) kaj ĉe la fino de la pilgrimado oni supenirigas ĝin denove ĝis la preĝejo de Orés.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Rafael Leante y García. Culto de María en la Diócesis de Jaca. Memoria histórica y religiosa de todos los santuarios, ermitas é iglesias. Lérida, 1889. Imprenta Mariana.
  2. 2,0 2,1 [1]
  3. 3,0 3,1 3,2 [2]
  4. [3]

Eksteraj ligiloj redakti