Erna Hauge

(Alidirektita el Erna HAUGE)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Erna HAUGE (naskiĝis en 1931, forpasis la 15-an de junio 1998 en Brønderslev (Danlando) estis dana esperantistino kaj fervojistino. Honora membro de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio kaj de ties dana sekcio, ŝi redaktis la revuojn Internacia Fervojisto kaj Dana Fervojisto. Ŝi ankoraŭ pretigis ĉiujn presaĵojn por la 50-a IFEF-kongreso en somero 1998. Ŝia edzo Henning Hauge ankaŭ estis aktiva esperantista fervojisto. Kune ili interalie redaktis la fervojan beletran antologion Fervoja katastrofo kaj aliaj rakontoj, kiu publikiĝis post ŝia morto, en 2000.

Erna Hauge
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1930 (1930-11-30)
Morto 15-an de junio 1998 (1998-06-15) (67-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Danio
Familio
Edz(in)o Henning Hauge
Okupo
Okupo esperantisto
vdr