Erotokritos (helene: Ερωτόκριτος) estas poema romano skribita de Vicencos Kornaros komence de la 17a jarcento en Kreto. Ĝi konsistas el 10,012 dek-kvinsilabaj versoj. Ĝiaj temoj estas amo, honoro, amikeco kaj kuraĝo. Ĝi estas skribita en la Kreta dialekto de la Greka lingvo. Iu speco de ritmaj versoj uzitaj en la tradicia mantinades estis ankaŭ tio, kio uziĝis en Erotokritos.

Erotokritos
poemo
Aŭtoroj
Aŭtoro Vicencos Kornaros
Lingvoj
Lingvo kreta greka lingvo
Eldonado
Eldondato 17-a jarcento
Ĝenro poemo
vdr
Erotokritos kaj Aretousa

La rekta modelo de la verko estas la Franca populara mezepoka romano Paris et Vienne verkita de Pierre de la Cypède, kio estis presita en 1487. Post tio ĝi estis ĝenerale disvastigita kaj tradukita en multajn Eŭropajn lingvojn.