Esguevillas de Esgueva

Esguevillas de Esgueva [esgeBIljas desGEba] estas municipo en la nordoriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Valle del Esgueva (Valo de Esgeva) en la nordoriento de la provinco. Esguevillas de Esgueva estas etimologie komprenebla kiel Esgevaĵoj de Esgevo alude al la rojoj kiuj fluas al rivero Esgueva.

Esguevillas de Esgueva
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47176
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 266  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 45′ N, 4° 23′ U (mapo)41.751111111111-4.3794444444444Koordinatoj: 41° 45′ N, 4° 23′ U (mapo) [+]
Alto 780 m [+]
Areo 41 km² (4 100 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Esguevillas de Esgueva (Provinco Valadolido)
Esguevillas de Esgueva (Provinco Valadolido)
DEC
Esguevillas de Esgueva
Esguevillas de Esgueva
Situo de Esguevillas de Esgueva
Esguevillas de Esgueva (Hispanio)
Esguevillas de Esgueva (Hispanio)
DEC
Esguevillas de Esgueva
Esguevillas de Esgueva
Situo de Esguevillas de Esgueva

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Esguevillas de Esgueva [+]
vdr
Esguevillas de Esgueva en la provinco Valadolido.
La Valle del Esgueva de la provinco Valadolido, ruĝe, nordoriente.
Preĝejo.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 41,5 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 269 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono. Ĝi distas 36 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas angule kun la provinco Palencio. Ĝia municipa teritorio estas trapasata de la riveroj Esgueva kaj Arranca.

Historio redakti

En Mezepoko okazis reloĝado eble ĉirkaŭ la 9-a jarcento. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.

Estis urbomuregoj ĝis la 18-a jarcento, kiam oni detruis ilin; restas memoro en la toponimio de la strataro.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, kaj beto) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de la 16a jarcento, la urbodomo de la 19a jarcento kaj la placo kie estas kelkaj domarkoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti