Eskima Komunumo (Inuit Ataqatigiit en la groenlanda) estas politika partio de Groenlando de socialisma orientiĝo.

Eskima Komunumo
emblemo
partio
Komenco 1976 vd
Lando(j) Gronlando vd
Sidejo Nuko
Ideologio

demokrata socialismomovado por sendependiĝo de Gronlandonaturprotektismo • maldekstra naciismo

Ĉefestro(j) Sara Olsvig • Kuupik Kleist vd
Membro de Alianco de Nordiaj Verdaj Maldekstruloj vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Historio redakti

La partio naskiĝis en la jaroj 1970 sekve de la radikaliĝo de la dana junularo. Ĝi deziras fari de Groenlando sendependan ŝtaton.

Dum la leĝdonaj elektoj en Groenlando de la 15a de novembro 2005 ĝi atingis 22,6 % el la voĉdonoj, rikoltante 7 el la 31 sidejoj de la Groenlanda parlamento, la Inatsisartut. De 2005 al 2009, li regis Groenlandon flanke de la partio socia-demokrata Siumut.

Dum la fruaj elektoj de la 1a junio 2009, Eskima Komunumo atingis 43,7 % el la voĉoj, duoble la rezulto kiun ĝi havis dum la konsulto de 2005. Ĝi disponas nun de 14 sidejoj sur 31 al la Parlamento por la daŭro de la parlamenta periodo, fariĝante tiel la unua politika partio de la insulo. Lia estro, Kuupik Kleist, fariĝas sekve Ĉefministro la 21an de junio 2009.

Elektaj rezultoj redakti

Parlamento de Groenlando redakti

Jaro Voĉoj % Sidlokoj
1979 813 4,41 0/21
1983 2 612 10,65 2/26
1984 2 732 12,11 3/25
1987 3 823 16,53 3/26
1991 4 848 19,37 5/27
1995 5 180 20,31 6/31
1999 6 217 22,08 7/31
2002 7 244 25,59 8/31
2005 6 516 22,56 7/31
2009 12 457 44,06 14/31
2013 10 374 34,73 11/31
2014 9 776 33,50 11/31
2018 7 478 25,78 8/31
2021 9 912 37,42 12/31

Parlamento de Danio redakti

Jaro Voĉoj % de Groenlandaj voĉoj Groenlandaj sidlokoj
1984 2 972 13,9 0/2
1987 2 001 12,5 0/2
1988 3 628 17,3 0/2
1990 3 281 17,0 0/2
1998 4 988 21,4 0/2
2001 7 172 30,8 1/2
2005 5 774 25,5 1/2
2007 8 068 32,5 1/2
2011 9 780 42,7 1/2
2015 7 904 38,5 1/2
2019 6 881 33,4 1/2