Gronlanda sendependeco

Gronlanda sendependeco estas politika aspiro de pluraj politikaj partioj (kiel Siumut, Inuit Ataqatigiit, Partii Naleraq, kaj Nunatta Qitornai), interesgrupoj kaj individuoj en Gronlando, al aŭtonoma teritorio en la Regno de Danio, por iĝi sendependa suverena ŝtato.

Festante la Nacian Tagon de Gronlando 2010 en Sisimiut ekzakte unu jaron post la establado de aŭtonomio en 2009

Fono redakti

Nordia kaj Inuita koloniigo redakti

La nuna loĝantaro de Gronlando konsistas plejparte el inuitoj kiuj originas de la Tull-homoj kiuj migris de la nordamerika kontinento en la 13-a jarcento, kaj iom post iom ekloĝis tra la insulo. La dana postulo pri la insulo devenas de la nordia setlejo en suda Gronlando kiu daŭris de ĉirkaŭ 980 ĝis la 15-a jarcento.

Esploristoj opinias, ke la plej fruaj nordiaj setlejoj en Gronlando originis de Islando [1]. Akademiuloj kredas, ke Eriko la ruĝa establis kolonion en Gronlando en 985.[2] Oni taksas, ke la islanda regado super Gronlando daŭris ĝis 1261. La Regno de Norvegio poste regis Gronlandon unuope de 1261–1319[3][4][5].

Tiuj nordiaj setlejoj malaperis dum la 14-a kaj frua 15-a jarcentoj [6], kiam la inuitoj estis la nuraj loĝantoj de la insulo, kaj disetendiĝis al la suda kaj okcidenta marbordoj, kaj estis preskaŭ sendependaj dum pli ol 200 jaroj ĝis la renovigo de eŭropa koloniigo. Malgraŭ tio, eŭropaj potencoj argumentis por la daŭra eŭropa laŭjure posedo de Gronlando.

Eŭropa koloniigo de la 18-a ĝis la 20-a jarcento redakti

Eŭropaj rilatoj kun Gronlando estis fortranĉitaj ĝis ili estis reestablitaj en 1721 per la misio de Hans Egede, kiu estis anstataŭigita per Moraviaj misioj. Eltenemaj, signifante loĝataj tra la tuta jaro, kolonioj estis establitaj, kaj tiuj provis kristanigi la inuitojn.

En ĉi tiu punkto la unuigo de Norvegio kaj Danio sub la unio Danio-Norvegio, konsideris Gronlandon kiel parto de sia teritorio [7]. Tiu situacio finiĝis la 14an de januaro 1814 post kiam Norvegio estis apartigita de Danio kiel rezulto de la Napoleonaj Militoj en Eŭropo. Kiel rezulto de la interkonsento de Kiel, Danio ricevis plenan kolonian kontrolon al Gronlando baldaŭ poste[8]. Inter 1814 kaj 1953, Gronlando estis kolonio, nek sendependa, nek parto de Danio, sed kontrolita rekte fare de la dana registaro.

Usona Protektorato kaj Okupo redakti

Dum la Dua Mondmilito, Danio estis konkerita kaj regita de Nazia Germanio inter 1940 kaj 1945.[9] Kiel rezulto, la Registaro de Danio kaj Usono subskribis interkonsenton por transdoni la protekton kaj kontrolon de Gronlando al Usono la 9-an de aprilo 1941 [10] (la dana registaro estis reprezentita fare de la dana ambasadoro en Usono, ĉar Usono ne rekonis la danan nazian registaron). La unuaj fortoj alvenis en Gronlando la 7-an de julio 1941.[11][12] Du flughavenoj estis konstruitaj fare de Usono kun plenlongaj startlejoj, kaj ĝis 2018 tiuj daŭre estas la ĉefaj internaciaj flughavenoj de Gronlando; tamen ili situas for de iu ajn loĝata loko.

Gronlando estis fakte sendependa dum tiuj jaroj kaj permesis al Usono konstrui militbazojn sur sia teritorio, malgraŭ dana neŭtraleco antaŭ la milito. Post la milito, Gronlando revenis al sia antaŭmilita situacio, la usonaj bazoj restis kaj Danio kun Gronlando kiel parto de la regno, aliĝis al NATO.[13]

Paŝoj al sendependeco redakti

En 1953 nova dana konstitucio integrigis Gronlandon en Danion, tiel la insulo estis reprezentita en la dana parlamento kaj estis rekonita kiel dana provinco nomita la Provinco Gronlando [14]. En 1979 la dana registaro donis aŭtonomion al Gronlando, laŭ kio Danio retenas kontrolon de gamo da areoj inkluzive de eksterlandaj rilatoj, sekureco, valuto kaj la justico en Gronlando [15][16].

En 2008 la civitanoj de Gronlando aprobis la referendumon pri aŭtonomio en Gronlando kun 75% da voĉoj favore al pli alta grado de aŭtonomio [17]. Gronlando prenis kontrolon de policoj, la marbordan gardistaron kaj la justicon. La oficiala lingvo estis ŝanĝita de la dana al gronlanda la 21-an de junio 2009, kiu estas la nacia tago de Gronlando [18]. La movo donas kontrolon pri la eksterlandaj rilatoj de Gronlando de komerco kaj aliaj areoj por kiuj ĝi respondecas. Gronlando havas reprezentantojn en Kopenhago, Bruselo, Rejkjaviko kaj Vaŝingtono[19].

Kadre de la Leĝo pri Memregado de 2009 (sekcio §21), Gronlando povas deklari plenan sendependecon se ĝi volas atingi ĝin, sed devos aprobi ĝin en referendumo inter la gronlanda popolo [20]. Enketo de 2016 montris, ke ekzistas klara plimulto (64 %) por plena sendependeco inter la gronlanda popolo [21], sed enketo de 2017 montris, ke ekzistas klara opozicio (78 %) se ĝi signifos malkreskon de vivnivelo [22].

La eksa ĉefministro de Gronlando, Kopik Kleist, multfoje esprimis la bezonon diversigi la gronlandan ekonomion, kiu dependas ĉefe de fiŝkaptado, turismo kaj signifa ĉiujara subvencio de la dana ŝtato [23][24]. La subvencio valoras ĉirkaŭ du trionojn de la buĝeto de la Gronlanda Registaro [25] aŭ ĉirkaŭ kvaronon de la totala MEP [26]. Ekonomia stabileco estas rigardata kiel la bazo por plena politika sendependeco de Danio [26]. Kiam Kim Kilsen estis elektita de solida plimulto al la gvidanto de la plej granda partio por Gronlanda sendependeco Siumut en 2017, observantoj vidis ĝin kiel venko por la "Malrapida Sendependenco" frakcio anstataŭe de la "Sendependenco Nun" frakcio [22] (Lia rivalo, Vitus Koyukhitsuk, argumentis por sendependeco eĉ se ĝi signifas perdi la grandan ĉiujaran stipendion de la dana ŝtato [27]). Dum debato en la dana parlamento (kiu inkluzivas ankaŭ reprezentantojn de Gronlando) en 2018, dana ĉefministro Lars Lecke Rasmussen diris, ke Gronlando devas klarigi ĉu ĝi volas resti parto de la regno aŭ esti sendependa [28]. Se Gronlando fariĝos sendependa ŝtato, la ĉiujara subvencio de Danio al Gronlando ĉesos.

En 2008, propagandistoj pri sendependeco priskribis 2021 (la 300-an datrevenon de la dana kolonia regado) kiel daton por ebla sendependeco [29].

Vidu ankaŭ redakti

Piednotoj redakti

  1. (1906) “The Icelandic Colony in Greenland”, American Anthropologist 8 (2), p. 262–270. doi:10.1525/aa.1906.8.2.02a00060. 
  2. . History of Medieval Greenland. Alirita 12a de Januaro 2015.
  3. Norway - History. Alirita 12a de Januaro 2015.
  4. Helle, Knut. (2003) The Cambridge History of Scandinavia, 11‑a eldono, Cambridge University Press, p. 713. ISBN 9780521472999.
  5. (Aŭgusto 2011) Lonely Planet Norway. Lonely Planet, p. [htt://archive.org/details/isbn_9781741793307/e/32 32]. ISBN 9781742204727. “Greenland 1261 1319.”.
  6. "Why societies collapse". ABC Science.
  7. COLONIALISM AS SEEN FROM A FORMER COLONIZED AREA. Arkivita el la originalo je 2017-10-31. Alirita 10a de Januaro 2015. “Danish use of these terms was somewhat peculiar, as Greenland was already regarded a part of Danish-Norwegian territory since the independent Norse medieval communities in Greenland had agreed to pay taxes to the Norwegian king about AD 1260 (Norlund 1934:25). Iceland had also agreed to this status as a tributary country in the same period (Norlund 1934:24). From 1380 to 1814, Denmark and Norway formed one kingdom (Kirkegaard and Winding 1949:62; Gad 1984:206).”. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-10-31. Alirita 2021-11-17.
  8. Return to Greenland. Britannica. Alirita 11a de Januaro 2015. “With the Treaty of Kiel (January 14, 1814), Denmark gave up all its rights to Norway to the king of Sweden. It did not, however, relinquish its rights to the old Norwegian dependencies of Iceland, the Faroes, and Greenland, as England strongly opposed any buildup of Swedish power in the North Atlantic. The Danes did not intend this agreement to end the union with Norway.”.
  9. THE OCCUPATION OF DENMARK. Alirita 12a de Januaro 2015. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-11-19. Alirita 2021-11-17.
  10. American Occupation of Greenland. Alirita 12a de Januaro 2015. “The U.S. and Danish governments signed an agreement whereby the American government agreed to take over the defense of Greenland in exchange for the right to construct air and naval bases on the island. On April 10th, the U.S. established a protectorate over Greenland.”. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-10-27. Alirita 2021-11-17.
  11. . Iceland, Greenland and the United States. Alirita 12a de Januaro 2015.
  12. Polmar, Norman and Allen, Thomas. (1996) World War II: the Encyclopedia of the War Years, 1941-1945, p. 352. ISBN 9780486479620. “US troops landed there on July 7, relieving a British garrison for combat.”.
  13. Thomas, Alastair. (2009) The A to Z of Denmark. Scarecrow Press Inc., p. XXXI. ISBN 9780810872059.
  14. . Is Greenland an Independent Country?. Alirita 10-a de januaro 2015. “In 1953, Greenland was established as a province of Denmark.”.
  15. Greenland Profile - BBC. Alirita 10a de Januaro 2015.
  16. "Greenland Takes a Step Towards Autonomy", Spiegel Online, 2008-11-26. Kontrolita 10a de Januaro 2015.
  17. "Greenland takes step toward independence from Denmark", telegraph.co.uk, 2009-06-21. Kontrolita 10a de Januaro 2015.
  18. . Is Greenland an Independent Country?. Alirita 10a de Januaro 2015. “"It wasn't until 2008 that Greenland's citizens voted in a non-binding referendum for increased independence from Denmark. In a vote of over 75% in favor, Greenlanders voted to reduce their involvement with Denmark. With the referendum Greenland voted to take control of law enforcement, the justice system, coast guard, and to share more equality in oil revenue. The official language of Greenland also changed to Greenlandic (also known as Kalaallisut)."”.
  19. Kruse, Simon, "Verdens største ø vil til New York: Grønland lufter nye planer om kontorer i Kina og USA", Berlingske, 2019-11-04. (dane)
  20. Selvstyreloven. Lovtidende A (27a de Junio 2009). Alirita 20a de Januaro 2018.
  21. . Massivt flertal for selvstændighed (1-a de decembro 2016). Alirita 28a de Julio 2017.
  22. 22,0 22,1 . Redaktør: Grønlændere vil ikke ofre levestandard for selvstændighed (27-a de julio 2017). Alirita 28a de Julio 2017.
  23. EP lunch briefing on Greenland in the Arctic "Sustainable development and EU relations in the future; from education and fisheries to mineral resources". Alirita 12a de Januaro 2015. “With regard to a moratorium in the Arctic for oil drilling, he argued that Greenland needs to diversify its economy and in this aspect the mineral resources of Greenland subsoil is one possibility to create an economy, which is not entirely dependent on the annual block grant from Denmark.”. [rompita ligilo]
  24. EP lunch briefing on Greenland in the Arctic "Sustainable development and EU relations in the future; from education and fisheries to mineral resources". Alirita 12a de Januaro 2015. “With regard to a moratorium in the Arctic for oil drilling, he argued that Greenland needs to diversify its economy and in this aspect the mineral resources of Greenland subsoil is one possibility to create an economy, which is not entirely dependent on the annual block grant from Denmark.”. [rompita ligilo]
  25. Danish doubts over Greenland vote (27a de Novembro 2008). Alirita 28a de Julio 2017.
  26. 26,0 26,1 . Greenland isn't in a rush to fight climate change because it's good for the country's economy (22a de Oktobro 2016). Alirita 28a de Julio 2017.
  27. . Rundspørge: Selvstændighed eller ej? (27a de Julio 2017). Alirita 28a de Julio 2017.
  28. . Løkke: Selvstændigt Grønland skal klare sig selv økonomisk (19a de Januaro 2018). Alirita 20a de Januaro 2018.
  29. . The Big Question: Is Greenland ready for independence, and what would it mean for its people? (27a de Novembro 2008).