Eskima lingvaro

(Alidirektita el Eskima lingvo)

La eskimaj lingvoj apartenas al la eskim-aleuta lingvaro kaj dividiĝas en du branĉoj: la jupikaj lingvoj de Alasko kaj Siberio, kaj la inuitaj dialektoj de Alasko, Kanado kaj Gronlando. Se konsideri la grandegan kaj malfacile vetureblan regionon, sur kiuj ili estas parolataj, la eskimaj lingvoj estas rimarkinde similaj inter si. Tamen, oni malofte parolas pri unu 'eskima lingvo'.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.