Eskvino (mortis 676) estis reĝo de Wessex de 674 ĝis sia morto. Li estis filo de reĝo Kenfo kaj li estas konata ĉar li venkis en la Batalo de Bedwin en 675 kontraŭ Vulfhero de Mercio, kiam li sukcesis repuŝi la merciajn fortojn, sed ne akiris alian avantaĝon de la batalo.