Esperanta Asocio de Rio-de-Ĵanejro

La Esperanta Asocio de Rio-de-Ĵanejro (AERĴ) estas senprofita ŝtata kultura asocio, fondita la 30-an de marto 1942, de tiu jaro, AERĴ kunorganizas la movadon en Rio de Ĵanejro.

Esperanta Asocio de Rio-de-Ĵanejro
esperanto-organizaĵo
Komenco La 30-an de marto 1942
Lando(j) Brazilo vd
Sidejo Rio-de-Ĵanejro, Brazilo
Situo Rio-de-Ĵanejrio
Estr(ar)o Márcio Santos
Retejo https://www.aerj.org.br/
vdr

Ĝiaj ĉefaj celoj estas instruado, disvastigado kaj reklamado de la uzo, en Rio-de-Ĵanejro, de la lingvo Esperanto, iniciatita de la juda-pola kuracisto kaj humanisto L.L. Zamenhof.

Ene de la aktualaj agadoj faritaj de AERĴ estas la organizado de Esperantaj Ŝtataj Renkontiĝoj (ĉiujare), Trejnado por Esperanto-Instruistoj (ĉiujare) kaj Itinerantaj kulturaj renkontiĝoj de AERĴ (monataj) okazantaj tra la tuta ŝtato. AERĴ eldonas ankaŭ la revuon Rio Esperantista, en Esperanto, kaj prizorgas la informilon AERJ Informa, dulingvan.

Krome la Asocio konservas gravan kolekton de Esperantaj libroj kaj revuoj en sia biblioteko Carlo Bourlet, disponebla por membroj kaj librovendejo.

Ĝi estas ligata al Brazila Esperanto-Ligo, kun sidejo en Braziljo, kaj al Universala Esperanto-Asocio, kun sidejo en Roterdamo, en Nederlando.

Historio redakti

La historio de AERĴ komenciĝas en la 30-an de marto 1942, kiam Délio Pereira de Souza kaj Otaviano da Silva Lopes fondas grupon ‘’Méier Esperanto-Asocio’’. Tiu asocio, du jarojn kaj duono poste, ŝanĝis la nomon al ‘’Esperanta Asocio de Rio de Janeiro’’ (AERĴ), pro sugesto de Ismael Gomes Braga. Ĝi igis gravan rolon en la disvastigo de Esperanto en la urbo Rio-de-Ĵanejro, ĉefe ekde 1946, kiam la asocio translokiĝis de la kvartalo Méier al la urbocentro. Per la igo de kursoj, eldono de oficiala organo kaj la igo de kulturaj kunsidoj en Esperanto, AERĴ alportas novan dinamikon por la Esperanto-movado en la urbo. Unu el la elstaraj punktoj de tiu aktiveco estis la Unua Metropola Konferenco de Esperanto, okazinta en decembro 1946. En Januaro 1947 ekestis eldonita Informilo, oficiala organo de la asocio, kies nomo, komence de Aprilo de la sama jaro, ŝanĝis al Rio Esperantista. Alia aktiveco, kiu elstarindas, estas la Kampanjo Zamenhof, kiu celis la akiron de nutrado kaj vestoj por esti senditaj al eŭropaj esperantistoj viktimigitaj de la 2-a Granda Mondmilito.

Dum tiuj jaroj, AERĴ organizadis eventojn en la urbo kaj ŝtato Rio-de-Ĵanejro. La plej fama estas la Ŝtata Renkontiĝo, kiu ĉiujare okazas en urbo de la ŝtato de Rio-de-Ĵaneiro.

Legu pli en la paĝo pri Esperanto-movado en Rio-de-Ĵanejro

Ŝtata Renkontiĝo redakti

 
Reklambildo de la lasta Ŝtata Renkontiĝo (2019)

La Ŝtata Renkontiĝo estas aranĝo okazanta ĉiujare en la ŝtato de Rio-de-Ĵaneiro, organizata de AERĴ kaj KarEJO kaj kutime urba asocio de urbo de la evento kaj la temoj estas tre diversaj. La lasta Ŝtata Renkontiĝo okazis en la 30a de Majo, 2019, en la lernejo "Colégio Estadual Leopoldina da Silveira" en la kvartalo Bangu, en la urbo Rio-de-Ĵanejro, sia temo estis "Virinoj de Esperantujo". Esperantistoj de la tuta ŝtato kunvenis por spekti prelegon de Karina Oliveira, esperantistino el São Paulo pri la "Feminisma Movado" kiu malfermis la renkontiĝon.

Ankaŭ estis prelegoj de Dirce Salles kaj Tânia Paixão pri "Virinoj de Esperantujo". La prelego prezentis la historion de virinoj de la movado.

KarEJO - Junulara Departamento redakti

La Karioka Esperantista Junulara Organizo (KarEJO) estas la juna departamento de la Esperanta Asocio de Rio-de-Ĵanejro (AERĴ) kaj de la Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO).

Ĝi estis fondita en marto 2015 kaj ekde tiam ĝiaj membroj partoprenis en diversaj ŝtataj renkontiĝoj kaj naciaj kongresoj.

Kune kun AERĴ, KarEJO organizas eventojn en la ŝtato de Rio-de-Ĵanejro. Ĉefe por junuloj.