Esperanta statuo (Linco)

monumento pri Esperanto en Linco

Antaŭ la ĉefstacidomo en Linco, Aŭstrio, staras statuo pri Esperanto. Tiu statuo konsistas el ses sagopintoj sur betona piedestalo.

Statuo pri Esperanto en 2007 antaŭ la ĉefstacidomo

Koordinatoj: 48° 17′ 28″ N 14° 17′ 26″ O / 48.2912 °N, 14.2906 °O / 48.2912; 14.2906 (mapo)

Historio redakti

En 1965, unua monumento pri Esperanto stariĝis en Linco proksime ĉefstacidomo. Kaŭze de la renovigo de tiu ĉi ĉefstacidomo, oni forigis la monumenton en 2001. Dum tiu ĉi forigo, la unua monumento estis difektata.[1]

Finfine en 2006 Linco komisiis Herbert Egger krei la nunan monumenton laŭ modeloj (kiu konserviĝis en la Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko[2]) kaj malnovaj planoj de la unua monumento.

La 3-an de oktobro 2006[3], tiu novo statuo, kio kostis 20.000 €[4], malkovriĝis antaŭ la ĉefstacidomo en Linco.

Karakterizado de la monumento redakti

La Esperanto monumento estas ĉirkaŭ tri metrojn alta. La fundamento konsistas el betona kolono, kiu portas verdan stelon kaj tabulon kun la sekva teksto:

ESPERANTO
LA LINGVO
INTERNACIA
DE
D-RO LL.
ZAMENHOF
1859 - 1917

Sur la fundamento estas ses metalaj diverse grandaj sagopintoj.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. La faktoj de tiu alineo venas el ESPERANTO-Denkmal (germane). monumentkatalogo de Linco. Alirita 2010-08-19.
  2. ESPERANTO-Denkmal (germane). monumentkatalogo de Linco. Alirita 2010-08-19.
  3. nova Esperanto-monumento en Linz, Aŭstrio. soc.culture.esperanto (2006-09-08). Alirita 2010-08-19.[rompita ligilo]
  4. Esperanto-Denkmal neu für Linz (germane). ORF (2006-10-04). Alirita 2010-08-19.