Esperantina Grażyna Mirska
(Alidirektita el Esperantina Mirska)
Esperantina Grażyna MIRSKA (naskiĝis la 4-an de marto 1955) estas poldevena denaska parolanto de Esperanto, kiu ricevis sian iom nekutiman personan nomon de la movade aparte fervoraj gepatroj. Ŝi studis klasikan filologion en la universitato en Lodzo kaj en la universitato de Krakovo, poste loĝis en Budapeŝto kaj studis Esperantologion kaj Interlingvistikon en la Scienca Universitato Loránd Eötvös (ELTE). Nun ŝi vivas en Vieno, Aŭstrio. Menciindas interalie ŝiaj kontribuoj al la pedagogia projekto de la fondaĵo Talento.
Esperantina Grażyna Mirska | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de marto 1955 (69-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Pollando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Esperanto | |
Denaska esperantisto | Jes |