Esperanto-Domo (Nederlando)

Esperanto-Domo estis domo kun bieno en la nederlanda urbo Arnhem, Esperantolaan 3. Ĝi apartenis al la Internacia Cseh-Instituto.

Andreo Cseh gvidas kurson en la Esperanto-Domo en Arnhem la 19-an de junio 1933

La unua internacia kurso, kiun aranĝis la Instituto, estis en 1930 en Arnhem. Partoprenis 200 instruistoj el 20 landoj. Rezulte de tio, la urbestraro de Arnhem disponigis bienon kun belega domo en 1930 por la kursoj kaj konferencoj de la Cseh-Instituto. La bienon ĝis 1939 mastris Arie Leopold Moreau.

La domo entenis kurssalonon por 120 kursanoj, restoracion, konversacian salonon, oficejon kaj hotelĉambrojn por 50 personoj. Krom la ordinaraj someraj kursoj por komencantoj kaj progresintoj kaj specialaj seminariaj kursoj por Cseh-metodaj instruistoj, la Instituto aranĝis de tempo al tempo aliajn kunvenojn kaj kursojn, ekzemple

  • Universitatan Kurson de d-ro Privat kaj la Lingvan Konferencon dum Pasko 1932,
  • Lingvan Olimpiadon dum Kristnasko 1932 kaj
  • internacian kurson por la personaro de la Poŝto, Telegrafio kaj Telefonio, kie 118 partoprenantoj ĉeestis el 5 landoj en junio 1933.

En 1944 bomboj detruis la domon, kaj post la milito oni forigis la restojn.

Eksteraj ligiloj redakti