Esperanto-Rondo en IKEDA
Esperanto-Rondo en IKEDA (ERI) estas unu el Esperantistaj Grupoj en la gubernio Oosaka en Japanio. Membroj de ERI nombras 10 kaj kelkajn. La aliaj estas Esperanto-Societo en Hirakata, Esperanto Societo en Ibaraki, Osaka Esperanto-Societo, Sakai-esperanto-Societo, Suita Esperanto-Societo, Takatuki-Esperanto-Societo, Tondabajaŝi Esperanto-Klubo kaj Tojonaka Esperanto-Grupo. ERI estas unu el grupaj membroj de Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj (KLEG) kaj Japana Esperanto-Instituto (JEI).[1]。
Historio
redaktiEn la jaro 1975 Esperanto-Rondo en Tojono pro multiĝo de membroj duiĝis al du grupoj kaj naskiĝis Tojonaka Esperanto-Grupo kaj "Esperanto-Rondo en IKEDA". En la jaro 2001 ERI okazigis la 88-an Japanan Esperanto-Kongreson en Takarazuka kunlabore kun aliaj rondoj.
Regulaj Kunsidoj
redaktiERI havis vesperajn kunsidojn ĉiulunde en "Tjuuoo Koominkan" proksima al la stacio Ikeda de la Linio Takarazuka de Fervoja Kompanio Hankyuu. De la jaro 2013 oni rekonstruas la kunsidejon kaj nun ERI havas sabatajn kunsidojn matene kaj nur trifoje en monato en aliaj ejoj. Oni rondlegas librojn, babilas kaj ludas noajn komediojn en Esperanto. Foje oni havas hajkajn kunsidojn.
Tago | Tempo | |
---|---|---|
ĝis 2012 | ĉiulunde | 18:30 – 20:30 |
de 2013 | sabate en mateno trifoje monate | 10:00 – 12:00 |
Eventoj
redaktiĜenerala Kunsido
redaktiERI okazigas ĝin en ĉiu februaro, kaj decidas gravajn aferojn: Rezulto de lastajaraj agadoj, Spezokonto, Agada plano en nova jaro, Buĝeto, kaj aliaj.
Kurso
redaktiERI okazigas unutagan kurson en novembro.
Ekspozicio
redaktiERI partoprenas en IKEDA BUNKA DAY (kulturaj tagoj en Ikeda) en novembro.
Zamenhofa Festo
redaktiERI, Suita Esperanto-Societo kaj Tojonaka Esperanto-Grupo kune okazigas Zamenhofan Feston por Zamenhofa Tago ĉiudecembre.
Eldonaĵoj
redakti- Japanlingva Informilo "La Apro", eldonata ĉiumonate.
- Japanlingva "池田エスペラント会の歴史" en 1996.
- Dulingva "狂言 Noa Komedio" en 2001.
Notoj
redakti- ↑ La Revuo Orienta 2012, n-ro 7-8)
Eksteraj ligiloj
redakti- Esperanto-Rondo en IKEDA[rompita ligilo]
- Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj Arkivigite je 2008-04-29 per la retarkivo Wayback Machine
- Japana Esperanto-Instituto