Esperanto – la nova latino de la Eklezio

Esperanto - la nova latino de la Eklezio estas esperanta versio de la germanlingva libro "Esperanto – das neue Latein der Kirche" de Ulrich Matthias. La germanlingva versio estis verkita, laŭ instigo de Bernhard Eichkorn, ĉefe en la jaro 1996 kaj aperis en 1999 en la eldonejo Gmeiner. La esperanta versio sekvis en 2001, eldonita de Flandra Esperanto-Ligo (FEL). Ĝi estis tradukita aŭ reverkita de la aŭtoro mem kaj enhavas ne malmultajn ŝanĝojn aŭ aktualigojn kompare kun la germana versio. La libron "Esperanto - la nova latino de la Eklezio" ĉiu rajtas traduki kaj eldoni en naciaj lingvoj sen ajna licencpago. Krom en la germana kaj Esperanto, la libro aperis ankaŭ en la angla, rusa, portugala, litova, franca kaj hungara, parte kun subvencio de la Fonduso Max Josef Metzger.

Esperanto - la nova latino de la Eklezio
Aŭtoro Ulrich Matthias
Eldonjaro 2001
Eldoninto Flandra Esperanto-Ligo
vdr

Enhavo redakti

La libro rakontas pri la historio kaj nuntempo de la katolika kaj protestanta Esperanto-movado. Kaj ĝi vortigas la argumentojn por lingvo, pri kies avantaĝoj kristanaj esperantistoj ĉiam denove konsciiĝas.

Eksteraj ligiloj redakti

 Portalo pri Esperanto