Esperanto (hotelo)

malaltnivela hotelo en la civito Pribylina en Eŭropo
Ĉi tiu artikolo temas pri hotelo en civito Pribylina kun nomo "Esperanto". Por planlingvo rigardu la paĝon Esperanto. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Esperanto (apartigilo).

Esperanto estas malaltnivela hotelo en la civito Pribylina en la okcidenta parto de la slovakia montaro Altaj Tatroj. La hotelo ne havas rektan ligon al la lingvo Esperanto, sed membroj de la Liptova Esperanto-klubo en la proksima urbo Liptovský Mikuláš kontaktiĝis kun la estroj kaj esperantistoj fojfoje okazigas neformalajn ekskursojn en la hotelon, pro scivolemo.

Esperanto en hotelo redakti

En la hotelo okazis la unua kogreso de Slovakia Esperantista Asocio je la 9-a ĝis 11-a de majo 1969. Ĉi tie okazis la fondkongreso de Slovakia Esperanta Federacio (SKEF) de la 31-a de majo ĝis la 1-a de junio 1997. Ekde la 21-a ĝis la 27-a de julio 2007 okazis SES (Slava Esperanto-Studado).

Eksteraj ligiloj redakti