Esperanto (insulo)

Esperanto (insulo)
Ĉi tiu artikolo temas pri unu el insuloj de Sudaj Ŝetlandaj Insuloj. Por enlanda insulo en Eŭropo rigardu la paĝon Esperanto (insulo en Danubo). Por planlingvo legu la artikolon Esperanto. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Esperanto (apartigilo).

Esperanto-Insulo estas la plej granda kaj la plej norda insulo el la Zed-grupo, norde de la Varna-Peninsulo, ĉe la Livingston-Insulo, parto de la Sudaj Ŝetlandaj Insuloj, Antarkto [1]. La insulo estas senglacia kaj roka, ĝi altas 290 metrojn kaj etendiĝas 950 × 900 metrojn.[2] La loko estis vizitata de fokoĉasistoj dum la frua 19-a jarcento.

Esperanto
insulo
Zed-Insuloj fotitaj de Miziya Peak; Esperanto-Insulo estas la plej maldekstra.
Oficiala nomo: Bulgarian: остров Есперанто, ‘Ostrov Esperanto’
Situo Antarkto
 - alteco 290 m s. m.
 - koordinatoj 62° 25′ 43″ S 60° 10′ 23″ U / 62.42861 °S, 60.17306 °U / -62.42861; -60.17306 (mapo)
Areo 0,56 km² (56 ha)
Loĝantaro 0
Situo de la Varna-Peninsulo ĉe la Livingston-Insulo, Sudaj Ŝetlandaj Insuloj.
Situo de la Varna-Peninsulo ĉe la Livingston-Insulo, Sudaj Ŝetlandaj Insuloj.
Situo de la Varna-Peninsulo ĉe la Livingston-Insulo, Sudaj Ŝetlandaj Insuloj.
Administrita laŭ la Antarkta traktato

La nomo rilatas al la internacia lingvo.

Referencoj redakti