Esperanto (muzikalbumo)

(Alidirektita el Esperanto (kanto))
Ĉi tiu artikolo temas pri muzika albumo de grupo "Freundeskreis" (enhavanta samnoman kanton). Por planlingvo rigardu la paĝon Esperanto. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Esperanto (apartigilo).

Esperanto (nomata laŭ la lingvo Esperanto) estis la dua muzikalbumo de la germanlingva hiphopa muzikgrupo Freundeskreis. Ĝi publikiĝis la 20-an de aprilo 1999.

Esperanto
Kovrilo de Esperanto
Artisto Freundeskreis
Tipo Muzikalbumo
Publikigo 20-a de aprilo 1999 (Germanio)
Daŭro 70 min : 01 s
Ĝenro Hiphopo
Firmao
vdr

Unuopaj kantoj kaj gastaj muzikistoj redakti

numero titolo gasta(j) muzikisto(j) daŭro
1 Kore Bonvenon / Intro 2:01
2 Esperanto Déborah 4:20
3 FK Skit 0:50
4 Erste Schritte / Retrospektive 6:52
5 20 $ Skit 0:47
6 Tabula Rasa Andres, Gentleman, Sékou kaj Tommy W. 4:53
7 Hit Skit 0:23
8 Sternstunde / Die Revolution der Bärte Mighty Tolga 5:24
9 Briefwechsel / Letter Exchange Shurik'n 5:56
10 Reprise 1:00
11 Mit Dir Joy Denalane 4:39
12 All Apologies Sékou 5:23
13 Frico’s Skit 0:50
14 Pulsschlag Massive Töne kaj Afrob 6:29
15 Eimsbush bis 0711 Samy Deluxe 4:55
16 Don’s CP 70 Skit 1:34
17 Nebelschwadenbilder Udo Lindenberg kaj Afrob 4:27
18 Kore Salutas / Outro +
Halt Dich an Deiner Liebe fest ("kaŝita kanto", ne menciata en la kompaktdiska kovrilo)
9:18

La muzikalbumoj semajnon post sia publikigo la 3-a de majo 1999 unuafoje listiĝis en la rangolisto de en Germanio plej multe vendataj muzuikalbumoj kaj tiam atingis la 3-an rangon, en la sekvaj semajnoj la 5-an rangon. Entute la albumoj 29 semajnojn restis inter la 100 plej multe vendataj muzikalbumoj de Germanio. Ankaŭ en Aŭstrio, kie ĝi atingis la 15-an rangon kaj 24 semajnojn restis inter la 100 plej vendataj albumoj, kaj en Svislando, kie ĝi atingis la 9-an rangon kaj 17 semajnojn restis inter la 100 plej vendataj albumoj, ĝi estis sukcese akceptata. En la jara statistiko de en Germanio plej vendataj muzikalbumoj ĝi havis la 17-an rangon.

Kiel unuopaĵoj aparte produktiĝis kaj disvendiĝis la kantoj Esperanto (DE #46), Mit Dir (DE #9) kaj Tabula Rasa (DE #30).

Pro pli ol 250 000 venditaj kompaktdiskoj la muzikalbumoj ankoraŭ en 1999 en Germanio honorigis per la premio "ora disko" (germane Goldene Schallplatte). Ĝi restis la komerce plej sukcesa albumo de la muzikgrupo.

Sed ne nur por la grupo la albumo estis sukceso: La publika atento en Germanlingvio pro la albumo en tiu jaro ankaŭ estis aparte fokusita al la Esperanto-movado. Kaj Germana Esperanto-Asocio kaj Germana Esperanto-Junularo en 1999 kaj la sekvaj du jaroj signife pli ofte ol kutime ricevis informpetojn de (precipe junaj) interesiĝantoj pri la internacia lingvo kaj siaj aplikeblecoj.