Esperanto sen ĉapeloj

pra-Ido kreita de Louis Couturat en 1906

Esperanto sen Ĉapeloj, aŭ pli bone, sen "chapeloy" estas pra-Ido kreita de Louis Couturat en 1906. Ŝajne ne estas nur Esperanto kun ortografia ŝanĝo, sed jam aperas strukturaj ŝanĝoj, ekzemple:

  • La finaĵo -es anstataŭas la esperantan "-u" en imperativo (kompraru al -ez en Ido);
  • Anstataŭigo de "aŭ" (kiu estas fina parto de radiko) per "-e" en primitivaj adverboj;
  • Anstataŭigo de "kaj" per "e" (kiel en Ido);
  • Anstataŭigo de "j" per "y".

Specimeno redakti

La Patro Nia

Patro nia, kiu estas en la cielo
honorateskes tua nomo;
venes regno tua,
estes volo tua,
kiel en la cielo, tiel anke sur la tero;
panon nian chiutagan dones al ni hodie
e pardones al ni shuldoyn niayn,
kiel ni anke pardonas al niay shuldantoy;
ne kondukes nin en tenton,
sed liberiges nin de malbono.