Espita estas unu el la 106 komunumoj de la meksika subŝtato Yucatán, kiu estas unu el la tri meksikaj subŝtatoj sur la duoninsulo Jukatano. La ĉefurbo de la komunumo estas la samnoma Espita. La komunumo situas en la nordorienta parto de Yucatán en la regiono 1 "Litoral Oriente", kiu limas al la Meksika Golfo (norde), al la federacia subŝtato Quintana Roo en la oriento, al la regiono 2 "Oriente" en la sudo kaj al la regionoj 3 "Litoral Centro" kaj 4 "Centro"en la okcidento. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 31032.

Espita
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Yucatán
Poŝtkodo 97730–97736
Kodo laŭ INEGI 31 032
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro C. D. Francisco Javier Chimal Kuk
Demografio
Loĝantaro 14 432
Loĝdenso 22 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 21° 1′ N, 88° 21′ U (mapo)21.016666666667-88.35Koordinatoj: 21° 1′ N, 88° 21′ U (mapo) [+]
Alto 15 m
Areo 496,9 km² (49 690 ha)
Horzono UTC -6
Espita (Jukatanio)
Espita (Jukatanio)
DEC
Espita
Espita
Situo de Espita
Espita (Meksiko)
Espita (Meksiko)
DEC
Espita
Espita
Situo de Espita

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Espita Municipality [+]
vdr
La situo de la regiono 1 en Yucatán

Geografio redakti

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 14432 loĝantojn. El tiuj estis 7300 viroj kaj 7132 virinoj. La komunumo havas surfacon de 496,9 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 15 metroj super la marnivelo. Al Espita apartenas 50 loĝlokoj. La ĉefaj estas Nacuche, Kunche, Holca kaj Tuzik.

 
Preĝejo de Espita.

Klimato redakti

En la komunumo jare falas averaĝe 36 mm/m2 de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 26 °C. Ĝenerale la klimato estas varma kaj duonhumeda. La pluva sezono ĝenerale komencas fine de majo kaj ĝi daŭras ĝis oktobro. Plej malvarmaj monatoj estas januaro kaj decembro kaj plej varmaj monatoj estas julio kaj aŭgusto.

Sociogeografio redakti

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 7512 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 5548 scipovis legi kaj skribi kaj 1951 personoj estis analfabetoj. Do 25,97% de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 12666 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 7919 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 62,5% de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon. La ĉefa indiĝena lingvo en Yucatán estas la jukatana majaa lingvo, ankaŭ nomita Majatano.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Politiko redakti

La komunumo havis 25 komunumajn prezidantojn en la periodo inter 1941 kaj 2010. La sekva tabelo montras la nomojn kaj tempon kiam la koncernaj personoj estris la komunumon:

Predidente municipal Periodo
C. Benito Perez I. 1941 - 1943
C. Ruben Triay Peniche 1943 - 1946
C. Dionisio Dzul 1946 - 1948
C. Carlos Erosa Peniche 1948 - 1950
C. Francisco Osorio Loria 1950 - 1953
Prof. Prudencio Patròn Peniche 1953 - 1955
C. Carlos Erosa Peniche 1955 - 1958
C. Omar Patrón Rosado 1958 - 1961
C. Alberto López Bates 1961 - 1964
C. José Osorno Medina 1964 - 1967
Prof. Raúl Perez S. 1967 - 1970
C. Wilberth Díaz Aguilar 1970 - 1973
C. Roberto Patrón Rosado 1973 - 1975
C. Manuel Rivero Pérez 1975 - 1978
C. Willebaldo Pérez Baeza 1979 - 1981
Prof. Jorge Sahuí Triay 1981 - 1984
Prof. Renán Peniche Pérez 1984 - 1987
C. Roberto Patrón Rosado 1987 - 1990
C. Mateo Hau Kantun 1990 - 1993
Prof. Francisco Javier López Osorno 1993 - 1995
Prof. Jose Ruy Triay Peniche 1995 - 1998
C. Jose Luis Uc Moo 1998 - 2001
C. D. Francisco Javier Chimal Kuk 2001 - 2004
Prof. José Luis Sánchez Rodríguez 2004 - 2007
C. D. Francisco Javier Chimal Kuk 2007 - 2010

Eksteraj ligiloj redakti